factograf
EO

komunumo de Italio

Lenjano

Lenjano

Key facts

loĝantaro59 941
areo17,68km²
estaskomunumo de Italio
landoItalio
supermara alteco199m
troviĝas en administra unuometropola urbo Milano
All data from the card 18
Ŝtato
Italio
Regiono
Lombardio
Provinco
MI Milano
Geografia situo
45° 36′ N, 8° 55′ O 45.68.9166666666667
Supermara alteco
199 m
Areo
17 km²
Loĝantaro
59 941 (2023)
Loĝdenso
3390 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj
Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago
Patrono
Magno de Milano
Festa tago
5-a de novembro
Nomo de loĝantoj
legnanesi
Poŝtkodo
20025
Imposta kodo
E514
Kodo laŭ ISTAT
015118
Telefona prefikso
0331
Estro
Cristiana Cirelli
Retpaĝo
Oficiala retejo

Lenjano (itale Legnano, en la loka dialekto Legnàn, lombarde Lignàn) estas komunumo en la metropola urbo Milano, distancanta ĉirkaŭ 20 kilometrojn el Milano. Situigita en la pejzaĝo Alto Milanese kaj trairata de rivero Olona, ĝi estas la dektria urbo plej homoplena de Lombardio: fine de 2023 en la komunumo vivis 59 941 loĝantoj.

Najbaras la komunumoj Busto Arsizio (VA), Rescaldina, Castellanza (VA), Cerro Maggiore, San Vittore Olona, Villa Cortese, Canegrate, San Giorgio su Legnano kaj Dairago.

Oni povas konstati urbaĵojn inter la 21-a jarcento a.K. kaj la 19-a jarcento a.K.. Jam dum praa epokoj, fakte, la montetoj, kiuj bordumas Olona, elmontriĝis loĝeblaj lokoj.

Dank' al historia milito, Legnano estas la unua urbo, krom Romo, kiu ĉeestas en la nacia himno. Ĉiujare, lenjananoj memoras ĉi tiun batalon per la ĉevalkonkurso de la kvartaloj.

Geografio

Teritorio

Lenjano situas apud la valo de Olono, sude de la Varezaj Antaŭalpoj. La grundo ĉefe komponiĝas de rulŝtonetoj, gruzo, sablo kaj argilo. Iame malgranda tavolo de humo, netaŭga por kresko de arbaroj kaj sekve por la agrikultura kultivado kovris Lenjanon, tiel, ke ĝi estis plejparte erikejo. Pro argilaj tavoloj, la tero malfacile sorbas pluvan akvon.

La teritorio etendiĝas ĝis 17,72 km² kaj ĝi distribuiĝas inter 192 m kaj 227 m sm.a. Laŭ la tertrema klasifiko, la urbo estas en la zono 4 (negrava tertremeco), laŭ la ordono PCM n. 3274 de la 20-a de marto 2003.

Klimato

Laŭ la klimata klasifikado, la urbo situas en la "zono E", 2451 GR/G. Situanta en alta Pada Ebenaĵo, La tipo de Lenjana klimato estas kontinenta, kun malvarmaj vintroj. La nebulo ĉeestas ĉefe apud la fina fluo de Olono, kie la grundo estas altometrie malpli alta ol la loĝanta zono. La someroj estas varmaj, humidaj kaj modere pluvaj. La temperaturoj, dum tiu periodo, povas superi la 30 °C kaj la humideco la 90 %, kaŭzante sufokan varmegon. Ĉefe, la atlantik-mediteraneaj aŭ arkti-rusaj perturboj kaŭzas atmosferajn precipitaĵojn. Lenjano, samkiel la plej granda parto de la Pada Ebenaĵo, suferas pro malforta vento. Male, la humideco estas ĉiam ĉiujare tro alta. Lastatempe la pluvoj iĝadas iom malpli oftaj, same kiel la fenomeno de la nebulo.

La datumoj de la meteologia stacio de Milano Malpensa indikas, laŭ la tridekjara mezvaloro (1961–1990) uzata de la Monda Organizaĵo pri Meteologio, ke la mezvalora temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas preskaŭ −4 °C kaj de la plej varma monato, julio, estas iomete pli ol +28 °C. La jaraj mezvaloraj precipitaĵoj estas pli ol 1000 mm, la valoro pligrandiĝas dum printempo kaj aŭtuno kaj malpligrandiĝas dum vintro.

Socio

Demografia evoluo

Etnioj

Je la 1-a de januaro 2007 fremduloj laŭleĝe loĝantaj en Lenjano estis 4001, preskaŭ la 7 % de la tuta loĝantaro.

Deveno de la fremduloj
(Datumoj de ISTAT la 31-an de decembro 2006)
 Albanio 951
 Maroko 390
 Ekvadoro 335
 Ĉinio 280
 Peruo 228
 Rumanio 167
 Tunizio 150
 Senegalo 149
 Pakistano 99
 Filipinoj 87
 Ebura Bordo 84
 Ukrainio 73
 Bangladeŝo 71
 Brazilo 65
 Srilanko 60
 Bulgario 58
 Salvadoro 55
 Dominika Respubliko 54

Religio

La plej granda parto de la loĝantoj estas katolika. La enmigrado de personoj formis komunumojn de islamanoj kaj ortodoksoj.

Kulturo

Himno de la urbo

Me car Legnan (Mia kara Legnano) estas la himno de la urbo, skribita en legnana dialekto. La teksto kaj la muziko estas verkita de Ernesto Parini (1909–1993):

Me car Legnan
{\displaystyle {\mathfrak {P}}}ar tignì sü 'n pais ca sa rispèta
adèss sa üsa faghi 'na canzum:
a biunda ca la và 'n sü a gundulèta,
i munumenti, ul mar e 'l panatum.
Nüm da Legnan gh'èm poca roba in vista,
un munumentu sul ca l'é un canum,
i tesitür, mecanighi e ciclista,
a gesa da San Magn e peu a stazium...
Me car Legnan,
te sé ‘n amur,
pais nustran,
lauradur.
Ul nostar ciel
l'é pien da füm,
però par nüm
l'é sempar bèl!
Sòna i campan,
fis'cia i siren;
òm, donn, tusann
ta vöran ben.
Me car Legnan,
te sé 'n amur,
pais nustran,
lauradur!
Ul frégiu che d'invernu al pica forti,
ul caldu che d'éstàa 'l ta fà crapà,
e tütti i caminuni drizzi e storti
ca füman fin da fàti sufagà.
I vigil ca ta fregan quatar ghèj,
i paisan ca i vignévan al mercà,
l'é un bèl ricordu a storia di cancèj
da a feruvia ch'évan sempar seràa...
 

Homoj rilataj al Lenjano

Tekstaro

  • Giorgio D'Ilario, Egidio Gianazza, Augusto Marinoni, Marco Turri, Profilo storico della città di Legnano, 1984, Edizioni Landoni.
  • P. Di Maio, Lungo il fiume. Terre e genti nell'antica valle dell'Olona, 1998, Ed. Museo civico Sutermeinster.
  • Variaj aŭtoroj, Il Castello di Legnano. Fascino e suggestione di una testimonianza storica, 1991, Ed. Museo civico Sutermeinster.
  • Giorgio Vecchio, Nicoletta Bigatti, Alberto Centinaio, Giorni di guerra. Legnano 1939-1945, 2001, Eo Ipso.
  • Giorgio Vecchio, Gianni Borsa, Legnano 1945 -2000. Il tempo delle trasformazioni, 2001, Nomos Edizioni.
  • Luigi Marinoni kaj Vittoriano Ferioli, Legnano e la Resistenza, 2006, Komunumo de Legnano.

Eksteraj ligiloj

Read next

In 75 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article