factograf
EO

itala generalo

Giuseppe Garibaldi

Giuseppe Garibaldi

Key facts

naskiĝdato1807-Julio-04
mortdato1882-Junio-02
okupopolitikisto, verkisto, aŭtobiografo
naskiĝlokoNico
edz(in)oAnita Garibaldi
postenodeputito (parlamentano de Francio)
All data from the card 1
Honorigoj
(1846) Shield of San Antonio (en) Commemoration Medal for the thousand of Marsala (en) Medalo de Oro por Valoro Milita Granda Oficiro de Milita Ordeno de Italio

Giuseppe GARIBALDI, simbolo de nacia renaskiĝo kaj unuiĝo de Italio, naskiĝis la 4-an de julio 1807 en urbo Nico (tiam parto de la Regno de Sardio) ĉe marbordo de Mediteraneo en familio de fiŝkaptisto kiel dua filo. "Peppino" pasigis multe da tempo en haveno, li estis sprita, li ŝatis legi pri romia historio, sed li ne tro ŝatis lerni. Junaĝe li fariĝis maristo kaj en la jaro 1832 li estis avancita je kapitano.

Tiutempe komenciĝis en Italio plifortiĝi sopiro pri memstareco, pri la liberigo de aŭstriaj okupantoj. Giuseppe Garibaldi ne restis flanke kaj li akiris volontulojn en batalo kontraŭ aŭstroj. Sed la ribelo estis malkovrita kaj Garibaldi, kun du ribeluloj estis kondamnitaj en neĉeesto al "hontiga morto per pafo en la dorso" kaj "ekspoziciita al publika venĝo". Li do fuĝis unue ĝis Marsejlo kaj en 1836 ĝis Sudameriko. Tie li helpis Urugvajon en batalo por sendependeco kontraŭ Argentino. Kun reputacio de brava batalinto li revenis en aprilo de 1848 en nordan Italion, kie li partoprenis en Milano en milito kontraŭ aŭstroj por la sendependeco de Italio. Unu jaron poste li helpas defendi Romon kontraŭ francoj kaj li fariĝas nacia heroo. Sed li subiĝis al la franca superforto kaj li devis fuĝi. La 16-an de aŭgusto 1849 Garibaldi enŝipiĝis en ŝipon navigacionta ĝis Tunizio kaj en julio de 1850 li fornavigaciis ĝis Novjorko kaj en aprilo de 1851 en Mezamerikon kaj Sudamerikon

En marto de 1854 li revenis Italion, kie li batalis deĵorante ĉe piemonta reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a. En 1860 li sukcese gvidis revolucian militon en Suda Italio kontraŭ la Burbonoj; sekve de tio suda Italio unuiĝis al norda Italio, kaj do, Giuseppe Garibaldi tre grave kontribuis al la unuiĝo de Italio sub la regado de Viktoro Emanuelo. Sed la heroa periodo de lia vivo forportis ankaŭ al li grandan parton de la fortoj. Lia sanstato senĉese malboniĝis kaj la 2-an de junio 1882 li mortis.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Rememoroj de la filino
  • Societo batalanta por Garibaldo-kabano
  • Giuseppe Garibaldi

Read next

In 112 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article