


La Kukinsuloj (ankaŭ nomata Kuk-Insularo aŭ Insularo Cook) estas insula lando kaj dependa teritorio de Nov-Zelando en Oceanio per libera asocio, konsistanta el dek kvin insuloj. La tuta landareo estas 240 km2, sed la Ekskluziva ekonomia zono de Kukinsuloj ampleksas 1 200 000 km2 de oceano. La nomo devenas de la fama angla ekspediciisto James Cook.
Laŭ la stato de 2023 sur la insuloj vivis 14 222 loĝantoj sur areo de 240 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 59 loĝantoj/km².
La plej grava industrio de Kukinsuloj estas la turismo, aliaj gravaj ekonomiaj sektoroj estas eksterlanda bankado (impostparadizo), perloj kaj eksporto de fruktoj kaj maraj varoj.
Nov-Zelando havas aŭtoritaton por la defendo kaj ekstera politiko de Kuninsuloj, la Kukinsuloj tamen realigas pli sendependan eksteran politikon lastatempe.
Ekstera politiko
La Kukinsuloj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Geografio
La 15 insuloj kaj du rifoj estas grupigitaj jene:
- Sudaj Kukinsuloj:
- Nga-pu-Toru ("Tri radikoj", la grupnomo por la plej orientaj insuloj de la suda grupo):
- Atiu (Enua Manu aŭ Insulo de birdoj)
- Ma'uke (Akatokamanava)
- Mitiaro (Nukuroa)
- Takutea
- Ceteraj insuloj de la sudo:
- Aitutaki (Araura Enua)
- Mangaia (Auau Enua)
- Rarotonga (Tumutevarovaro) kun la ĉefurbo, Avaruo.
- Palmerston Insulo (Pamati) kelkfoje grupigita en la norda grupo.
- Manuae
- Winslow Reef (subakviĝinta)
- Nga-pu-Toru ("Tri radikoj", la grupnomo por la plej orientaj insuloj de la suda grupo):
- Nordaj Kukinsuloj:
- Manihiki (Te Fuinga o Niva)
- Nassau (Te Nuku o Ngalewu)
- Penrhyn Insulo (Tongareva aŭ Mangarongaro)
- Pukapuka (Te Ulu o te Watu)
- Rakahanga (Tapuahua)
- Suwarrow ankaŭ nomata Suvorov
- Tema Reef (subakviĝinta)
