



4 images
Krosno estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Antaŭkarpatio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Krosno kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Krosno. Fine de junio 2016 la urbo havis 46 695 loĝantojn.
Famuloj
- Ludwik Krzyżanowski, anglisto, tradukisto, elmigrinta aktivulo
- Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto, spertulo pri atoma radiado
- Zygmunt Rysiewicz, lingvosciencisto kaj hindologo
- Jan Szczepanik, inventinto
- Ignacy Łukasiewicz, farmaciisto, eltrovinto de kerosena lampo
Partneraj urboj
- Germanio: Edewecht
- Slovakio: Koŝice
- Hungario: Sárospatak, Sátoraljaújhely kaj Zalaegerszeg
- Ĉeĥio: Uherské Hradiště
- Ukrainio: Ĉernobil
Amikiĝintaj urboj
- Slovakio: Bardejov kaj Svidník
- Norvegio: Fjell
- Italio: Gualdo Tadino kaj Priverno
- Hungario: Tokaj