factograf
EO
Sign in

urbo de Slovakio

Bardejov

Bardejov
All data from the card 24
Lando
Slovakio
Regiono
Regiono Prešov
Distrikto
Distrikto Bardejov
Historia regiono
Supra Hungarujo
Parto de
Ŝariŝo Makovica
Urbaj partoj
Bardejovská Nová Ves, Bardejovská Zábava, Bardejovské Kúpele, Dlhá Lúka, Mihaľov
Memorindaĵo
Baziliko de sankta Egidio
Riveroj
Topľa, Šibská voda
Situo
Bardejov
Areo
72,802 km² (7 280,2 ha)
Loĝantaro
32 950 (31.12.2007)
Denseco
452,6 loĝ./km²
Unua skribmencio
1241
Horzono
MET (UTC+1)
Poŝtkodo
085 01
Telefona antaŭkodo
+421-54
Aŭtokodoj
BJ
NUTS
519006
Nomo
Bardejov Town Conservation Reserve
Tipo de heredaĵo
kultura heredaĵo
Jaro
2000 (#24)
Numero
973
Regiono
Eŭropo
Kriterioj
iii, iv
Urbodoma placo
Urbodoma placo
2 images

Bardejov, hungare Bártfa, germane Bartfeld, pole Bardiów, latine Bartpha estas urbo en nordorienta Slovakio, kun 33.100 (2004) loĝantoj. La urbo estas Monda kultura heredaĵo ekde 2000. Proksime al la urbo troviĝas kuracbanejo Bardejovské Kúpele, kiu estas parto de urbo.

Historio

Bardejov, sankta Laŭrenco 08
Bardejov, sankta Laŭrenco 08

La urbon fondis polaj cistercitaj monaĥoj en la 12-a jarcento. Post la tatara detruo en 1241 setlis tie germanoj. Ĝi ricevis en 1352 la rangon de libera reĝa urbo fare de Ludoviko la 1-a (Granda Ludoviko).

Ĉar ĝi apudis la trafikan vojon al Pollando, tio ebligis rapidan evoluon de la urbo. La urbon okupis en 1440 husitoj.

Komence de la 16-a jarcento la urbo havis 5.000 loĝantojn, gimnazion, muzikan lernejon, propran teatron. Ekde 1320 okazis ĉiujare 8-tagaj foiroj kaj kompreneble semajnaj foiroj. La loĝantoj de la urbo konsekriĝis al la evangelismo komence de la 16-a jc., la urbo iĝis la hungarlanda disvastiganto de la lutera reformacio.

Tie okazis la unua koncilio de la hungara reformatoj. Oni eldonis tie unuafoje en la hungara kaj slovaka lingvo la Katekismon de Lutero kaj Leĝaron de Werbőczi, la Tripartium.

La urbon plurfoje detruis incendioj (1686, 1744, 1878), pesto, bataloj, ĝia graveco malpliiĝis. En la urbo loĝis en 1910 2571 slovakoj, 2179 hungaroj kaj 1617 germanoj.

Dum la 1-a mondmilito la rusa armeo okupis la urbon en 1915. En 1919 armeo de Hungara Sovetrespubliko okupis la urbon.

Pentopolis

Domoj en Urbodoma placo
Domoj en Urbodoma placo

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko.

Vidindaĵoj

Urbaj remparoj
Urbaj remparoj
  • Malnova Urbodomo, konstruita 1505-1508 en gotika stilo. Tie funkcias la muzeo Sáros.
  • gotikstila preĝejo Kostol sv. Egídia el la 14-a jc.
  • aliaj mezepokaj konstruaĵoj

Famuloj

Read next

In 63 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article