factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Krattigen

Krattigen

Key facts

loĝantaro1 132
areo6km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco712m
troviĝas en administra unuoFrutigen-Suba Simme-Valo

Krattigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 966 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

La komunumo Krattigen situas ĉe la suda bordo de la Lago de Thun sur altigita teraso kun bela vido al la lago. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Krattigen mem la vilaĝetoj Stuhlegg kaj Oertlimatt.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Krattigen limas aliflanke de la Lago de Thun en nordo al Sigriswil kaj nordoriento al Beatenberg, en oriento al Leissigen, en sudo al Aeschi bei Spiez, kaj en okcidento al Spiez.

Trafiko

Kvankam la fervojlinio de Spiez al Interlaken pasas tra la komunuma teritorio, ne ekzistas staicidomo en Krattigen. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio al Spiez. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A8, kiu pasas laŭborde de la lago tra la komunumo, situas okcidente en Leissigen kaj oriente en Spiez.

Historio

La unua dokumenta mencio de Krattigen datiĝas el la jaro 1300 kiel Krattingen. Dum mezepoko Krattigen estis etsenjorujo de la Baronoj de Eschenbach. Post la reĝomordo de Windisch Aŭstrio postulis en la jaro 1308 la privilegiojn pri Krattigen. Inter 1366 ĝis 1483 iom post iom la bernaj civitanoj von Scharnachtal iom post iom aĉete akiris la privilegiojn pri la senjorujo. En la jaro 1513 la urbo Berno akiris la lokon kaj unue metis ĝis sub la administrado de Mülenen kaj poste de Frutigen.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Krattigen
  • Krattigen en la Historia Leksikono de Svislando



Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article