factograf
EO

aŭstra-brita filozofo

Karl Popper

Karl Popper

Key facts

naskiĝdato1902-Julio-28
mortdato1994-Septembro-17
lernejoUniversitato de Vieno
okupofilozofo, filozofo de scienco, verkisto
naskiĝlokoVieno
dungintoUniversitato de Canterbury

Sir Karl Raimund POPPER (naskiĝis la 28-an de julio 1902 en Vieno, mortis la 17-an de septembro 1994 en Londono) estis brita filozofo Aŭstrio-devena, aŭtoro de la teorio pri malpruvebleco.

Jen plej signifa resumo de lia ĉefa tezo: "Teorio, kiu ne estas malpruvebla de iu ajn evento elpensebla ece estas neniel scienca."

Kritika raciismo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kritika raciismo.

Kritika raciismo estas dirmaniero forĝita de la aŭstria filozofo Karl Popper kaj indikas la konvinkon laŭ kiu la racio, rilate empiriajn sciojn, ne povas havi pure rigoran demonstracian funkcion, sed nure taskon kritikan.

La racio ne legitimas, fakte, la veron de iu teorio, sed ĝi devas esti uzata por kritiki la teorion mem. Surbaze de la principo de malpruvebleco, kiu asertas ke iu teorio estas scienca nur se submetebla al kontrolo kapabla eventuale ĝin igi malpruvebla (pere de dedukto el bazaj spertitaj faktoj).

Popper konfidas al la racio la taskon malkovri la eblajn erarojn kiuj sin kaŝas en la teorio traesplorita. Se la bazaj asertoj rezultas nekontrastantaj kun la sperto, nome se la provoj de malpruvebleco kunordigitaj de la racio havas neniun sukceson, la teorio estas juĝata plifortigita; sed neniam «kontrolita» ĉar tio okazis nur provizore, konsiderinte ke aliaj bazaj asertoj, estonte, povus malpruvebligi la teorion.

Malferma socio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malferma socio.

La malferma socio estas modelo de socio iniciatita de Karl Popper staranta en la tradicio de liberalismo, kiu celas liberigi "la kritikajn kapablojn de la homo". La potenco de la ŝtato devus esti dividita laŭeble por malhelpi misuzon de potenco. La ideo de Popper pri la malferma socio estas proksime ligita al la registaro de demokratio, sed ne komprenata tiel ke la plimulto la loĝantoj diktas la politikon, sed komprenata tiel ke eblas ŝanĝi la registaron neperforte.

Rete legeblas en Esperanto

Du eltiraĵoj el lia verko "La objektiva kono" (el Retarkivo 2008)

Vidu ankaŭ

Read next

In 96 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article