factograf
EO

kemia kombinaĵo

Kalcia hidroksido

Kalcia hidroksido

Key facts

estasspeco de kemiaĵo
maso73,97 daltono
priskribita en fontoGranda Sovetunia Enciklopedio (1926 – 1947)

Kalcia hidroksido Kemia formulo Ca(OH)2 Plata kemia strukturo de la
Kalcia hidroksido
Kalcia hidroksido Tridimensia kemia strukturo de la Kalcia hidroksido Alternativa(j) nomo(j)

  • Hidroksido de kalcio
CAS-numero-kodo 1305-62-0 1305-62-0
ChemSpider kodo 14094 PubChem-kodo 6093208 Fizikaj proprecoj Aspekto blanka senodora solidaĵo Molmaso 74,092g mol−1 Denseco 2,24 g/cm−3 Fandpunkto 580 °C Bolpunkto 2850 °C Refrakta indico {\displaystyle n_{761}^{20}} 1,5740 Solvebleco Akvo:1,65 g/L
Mortiga dozo (LD50) 7340 mg/kg (buŝe) GHS etikedigo de kemiaĵoj GHS Damaĝo Piktogramo GHS Signalvorto Damaĝa substanco GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318 GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P264+265, P280, P302+352, P305+354+338, P317, P321, P332+317, P362+364 Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalcia hidroksido (ankaŭ: Kalcia hidroksido, solvita kalko) estas hidroksido de la kalcio.

Miksaĵo kun pli ol 95 % CaO nomiĝas blanka kalko.

Proprecoj

kalcia hidroksido
kalcia hidroksido

Kalcia hidroksido Ca(OH)2 estas blanka, kaŭteriza pulvoro, kiu solviĝas malbone en akvo (ĉ. 1,7 g/l).

La bruligita (nesolvita) kalko (kalcia oksido, brulkalko) kaj solvita kalko estas forte kaŭterizaj (pH-valoro 12–13), kontakto kun la okuloj povas kaŭzi blindecon.

Produktado

Kalcia hidroksido estiĝas sub forta varmoevoluo (ekzoterma reakcio) ĉe kuniĝo de kalcia oksido kun akvo. Tiun proceson oni nomas ankaŭ kalksolvo. La varmoevoluo estas tiel forta, ke partoj de la akvo vaporiĝas (nomata ofte „fumas“).

{\displaystyle \mathrm {CaO+\ H_{2}O\longrightarrow \ Ca(OH)_{2}} }

Kalcia hidroksido estas ankaŭ interprodukto por produktado de klorkalko.

Apliko

Ties suspensioj en la akvo estas:

  • graskalko: krem-sapa maso – konstrumaterialo: kalkmortero
  • kalklakto: blanketa, laktosimila likvaĵo
  • kalkakvo estas (proksime) saturigita solvaĵo de kalcia hidroksido kaj servas ankaŭ kiel pura likvaĵo por pruvi ĉeeston de karbona dioksido.
  • Oni uzas ĝin ankaŭ kiel medikamenton en la dentomedicino.
  • ero de spirkalko, por elfiltri karbonan dioksidon el la ellasita spiro.
  • sensulfurigo de ellasaj gasoj
  • fungicido en la hortikulturo
  • deninfekta materialo kiel solvita kalko (ekz. en stalo)
  • E 526, acida reguligilo en la nutraĵindustrio

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de kalcia hidroksido per traktado de kalcia oksido kun akvo:

kalcia oksido + akvo {\displaystyle {\mathsf {{\xrightarrow[{}]{}}\,}}}kalcia hidroksido

Reakcio 2

  • Preparado de kalcia hidroksido per hidratigado de la kemia elemento kalcio:

kalcio+2akvo {\displaystyle {\mathsf {{\xrightarrow[{}]{}}\,}}}kalcia hidroksido+hidrogeno

Reakcio 3

  • Preparado de kalcia hidroksido per hidrolizo de la kalcia sulfato:

kalcia sulfato + akvo {\displaystyle {\mathsf {{\xrightarrow[{}]{}}\,}}}kalcia hidroksido+sulfata acido

Reakcio 4

  • Preparado de kalcia oksido per senhidratigado de kalcia hidroksido:

kalcia hidroksido {\displaystyle {\mathsf {{\xrightarrow[{}]{800^{o}C}}\,}}}kalcia oksido + akvo

Read next

In 71 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article