factograf
EO

Jiamusi

Jiamusi

Key facts

loĝantaro2 552 097
areo32 470km²
estasduanivela urbo, urbego
landoĈinio
supermara alteco83m
troviĝas en administra unuoHejlongĝjango
All data from the card 6
Poŝtkodo
154000
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
2 552 097 (2010)
Loĝdenso
79 loĝ./km²
Alto
83 m
Areo
32469,98 km² (3 246 998 ha)

Jiamusi, ankaŭ Gjamusi, ĉine 佳木斯市 estas prefektujnivela milionurbo kaj universitata urbo en provinco Hejlongĝjango en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj urbojn.

Geografio

Jiamusi etendiĝas en la nord-orienta parto de la lando.

Historio

Ĝis mezo de la 20-a jarcento nur dezerto etendiĝis tie. En 1949 oni konstruis fabrikojn kaj en la ĉirkaŭaĵo oni komencis kulturi tritikojn. En 1989 oni komencis komercadi kun Rusio.

Ekonomio

La loĝantoj okupiĝas precipe pri produktadoj de paperoj, nutraĵoj, konstrumaterialoj kaj kemiaĵoj.

Klimato

Jiamusi havas kontinentan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas po 516 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas aŭ neĝetas, sed menciinde pluvas inter junio-aŭgusto. Dum tiu pluva sezono la temperaturo ne atingas 30 °C. Dum la longa vintro inter oktobro-aprilo frostas, eĉ ofte frostegas.

Ĝemelurboj

Read next

In 46 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article