Jordanes, literumita ankaŭ Jordanis aŭ, pli malofte, Jornandes, estis Romia burokrato de origine gota deveno en la 6-a jarcento, mortinta ĉiukaze post 552, kiu poste iĝis historiisto.
Kvankam li verkis ankaŭ Romana pri la historio de Romo, lia plej bone konata verko estas lia Getica, verkita en Konstantinopolo ĉirkaŭ 551 n.e. Ĝi estas la nura restanta antikva verko kiu traktas la komencan historion de la Gotoj.
Jordanes verkis sian verkon laŭ peto de amiko kiel resumo de mult-voluma historio de Gotoj (nune perdita) nome peto de la ŝtatisto Kasiodoro. Li estis elektita pro sia konata intereso en historio (li estis laborinta pri Romo), sia kapablo por verki resume, kaj ankaŭ pro sia propra deveno de Gotoj. Li estis estinta alt-nivela notarius, aŭ sekretario, de malgranda klienta ŝtato ĉe la Romia landlimo en Minora Skitio, en teritorio de moderna sudorienta Rumanio kaj nordorienta Bulgario.
Aliaj verkistoj, ekz. Prokopio, verkis verkojn kiuj estas restantaj pri la posta historio de Gotoj. Kiel la nura survivanta verko pri la Gotaj originoj, la Getica estis celo de multa kritika revizio. Jordanes verkis en malfrua Latino pli ol en la klasika Cicerona Latino. Laŭ sia propra enkonduko, li estis havinta nur tri tagojn por revizii tion kion Kasiodoro estis verkinta, kio signifas ke li devis fidi ankaŭ sur sia propra sciaro. Kelkaj el liaj asertoj estas lakonaj.
Referencoj
- Mierow, Charles Christopher, The Gothic History of Jordanes, 1915. Represita 2006. Evolution Publishing, ISBN 978-1-889758-77-0. [1]
- Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Jordanes". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
- Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Herbermann, Charles, eld. (1913). "Jordanis (Jornandes)". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton.
- Carlo Troya (1842). Storia d'Italia del medio-evo (itale). Tip. del Tasso stamp. reale. pp. 1331–. Retrieved 5 April 2013.
- Kulikowski, Michael, Rome’s Gothic Wars, p. 130.
- Arne Søby Christensen, Cassiodorus, Jordanes, and the History of the Goths. Studies in a Migration Myth, 2002, ISBN 978-87-7289-710-3
- Kai Brodersen, Könige im Karpatenbogen: Zur historischen Bedeutung von Jordanes' Herrscherliste. In: Zeitschrift für Siebenbürgische Landeskunde 36 (2013) pp. 129–146 (ISSN 0344-3418)
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de Jordanes ĉe Projekto Gutenberg
- Jordanes, The Origins and Deeds of the Goths Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine, translated by Charles C. Mierow. alternative Arkivigite je 2005-11-04 per la retarkivo Wayback Machine.
- James J. O'Donell (1982), "The Aims of Jordanes", Historia 31: 223–240, archived from the original on November 9, 2007, https://web.archive.org/web/20071109165220/http://ccat.sas.upenn.edu/newjod/html/texts/jordanes.html Arkivigite je 2007-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- The Origins and Deeds of the Goths Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
