Jason DERULO /dəˈruːloʊ/ (naskita kiel Jason Joel Desrouleaux la 21-an de septembro 1989 en Miramar, Florido; ankaŭ literumita kiel Derülo, DeRulo, kaj kiel kantverkisto ankaŭ Jason Desrouleaux) estas usona R&B / popkantisto kaj kantverkisto kaj dancisto de haitia deveno.
Kiel kantisto en la ĝenroj popmuziko, hiphopo kaj R&B, li estas konata pro kantoj kiel "Whatcha Say", "In My Head", "It Girl", "Colors", "Wiggle", "Talk Dirty", "Trumpets", "Savage Love" kaj "Want to Want Me".
Dum sia kariero, la kantisto atingis popularecon en Usono kaj aliaj landoj en Ameriko kaj Eŭropo. Li havas 13 platenajn unuopaĵojn, pli ol 7 miliardojn da spektoj de siaj filmetoj en YouTube kaj duetojn kun tiaj steluloj kiel Lil Wayne, Pitbull kaj Sean Combs. Li estas gajninto de la YouTube Music Awards kaj Teen Choice Awards.
Post produktado de kantoj por pluraj artistoj kaj verkado de kantoj por Cash Money Records, Derulo subskribis kontrakton kun la muzikeldonejo Beluga Heights. Post kiam Beluga Heights fariĝis parto de la Warner Music Group, li publikigis sian debutan unuopaĵon " Whatcha Say " en majo 2009. La unuopaĵo estis grandega sukceso en ciferecaj elŝutoj, vendante pli ol 2 milionojn da kopioj en Usono, atingante la unuan lokon en la Billboard Hot 100 kaj aliaj landoj.
Derulo publikigis sian duan unuopaĵon, " In My Head" en decembro 2009. Lia debuta albumo, Jason Derulo, estis publikigita la 2-an de marto 2010. Lia ĉefa influo estis kantisto Michael Jackson.
En februaro 2018, Jason Derulo estis petita de Coca-Cola prezenti la himnon de la marko por la Futbala Mondpokalo 2018. Derulo verkis kaj registris " Colors ", kiu estis parto de la muziko por la tutmonda kampanjo de la marko. La kanto estis oficiale publikigita la 16-an de marto 2018.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Jason Derulo ĉe Allmusic angle
- Jason Derulo ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
