Brett JAMES Cornelius (n. la 5-an de junio 1968, Columbia, Misurio – m. la 18-an de septembro 2025, Norda Karolino) estis usona kontrea kantisto, produktanto kaj kantverkisto. Li estis kandidato kaj gajninto de pluraj premioj, inkluzive de Grammy pro la kanto " Jesus, Take the Wheel " (Carrie Underwood).
Liaj komponaĵoj estis kredititaj en 494 registraĵoj de vasta gamo da artistoj. Li subskribis kontrakton kun Career Records (dividaĵo de Arista Nashville) kiel soloartisto en 1995; tiun jaron li furorlistigis tri unuopaĵojn kaj publikigis samnoman debutan albumon. Li revenis al Arista kiel artisto en 2002, publikigante du pliajn unuopaĵojn.
Lia verkaro inkluzivis furoraĵojn prezentitaj de Jessica Andrews, Martina McBride, Kenny Chesney, Rodney Atkins, kaj Jason Aldean.
Li mortis en aviadila kraŝo en Norda Karolino la 18-an de septembro 2025, kun sia edzino kaj vicfilino ĉe sia flanko.
Eksteraj ligiloj
- Brett James ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Brett James ĉe Internacia Kantokomponista Asocio
