factograf
EO
Sign in

Iruma

Iruma

Key facts

loĝantaro145 303
areo44,69km²
estasurbo de Japanio, urbego
landoJapanio
dato de fondo aŭ kreo1966-Novembro-01
troviĝas en administra unuogubernio Sajtama
All data from the card 4
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
145 303 (2021)
Loĝdenso
3 251 loĝ./km²
Areo
44,69 km² (4 469 ha)
Vojo en Iruma
Vojo en Iruma
2 images

Iruma, (japane 入間市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kanto, en gubernio Sajtama.

Demografio

En 2021 Iruma havis populacion de 147 166. En fino de la 1970-aj jaroj Iruma atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

Sajama kaj Iruma najbaras, ankaŭ ĉefurbo Tokio estas tre proksime. La samnoma rivero Iruma fluas tra la urbo.

Historio

Dum la malnovaj tempoj la areo ĉirkaŭ Iruma estis konata pro fornoj produktantaj ceramikaĵojn. Dum la Edo-epoko estis ĉi tie serio de tri poŝtaj stacioj. Iruma estis establita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889. La japana aera akademio establis flughavenon en la areo en 1938. En 1956 pluraj komunumoj unuiĝis por formi urbon Musaŝi, kiu estis levita al urbostatuso en 1966 jam kiel Iruma.

Ekonomio

Iruma estas regiona komerca centro kun miksa ekonomio. Ekzistas multaj industriaj parkoj por malpeza industrio. La agrikulturo produktas verdajn teojn. Tamen, pro ĝia proksimeco al Tokio multe da homoj navedas ĉiutage. Menciindas la apuda armea bazo, kiel signifa labordonanto.

Eduko

Stacidpomo
Stacidpomo

En Iruma kampuso de muzika akademio funkcias.

Trafiko

Iruma estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje por helpi la navedantojn.

Klimato

Festivalo
Festivalo
Poŝto
Poŝto
Vendejego
Vendejego
Muzeo
Muzeo
Banko
Banko
Lernejo
Lernejo
Riverbordo
Riverbordo
7 images

Iruma situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1481 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.

Bildoj pri Iruma


Ĝemelurboj

Read next

In 43 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article