factograf
EO
Sign in

urbo en Japanio

Komaki

Komaki

Key facts

loĝantaro147 897
areo62,82km²
estasurbo de Japanio, urbego
landoJapanio
dato de fondo aŭ kreo1955-Januaro-01
troviĝas en administra unuoGubernio Aiĉi
All data from the card 4
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
147 897 (2021)
Loĝdenso
2 354 loĝ./km²
Areo
62,82 km² (6 282 ha)
Urbodomo de Komaki
Urbodomo de Komaki

Komaki (japane 小牧市) estas urbego( japane 市, shi) en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Ĉubu, en la gubernio Ajĉio.

Demografio

En 2019 Komaki havis populacion de 148 872. En la 1970-aj jaroj Komaki atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) pro la urbunuiĝoj, poste ĝi daŭre pliigis.

Geografio

Komaki situas sur ebenaĵo. Kasugai troviĝas nur 6, Iĉinomija kaj gubernia sidejo Nagojo po 11, Kakamigahara 15, Gifu 21, Ogaki 28, ĉefurbo Tokio 245 kilometrojn aere [1] Arkivigite je 2025-01-23 per la retarkivo Wayback Machine.

Historio

Arkeologiaj restaĵoj el la paleolitiko pruvas homan eston, el la sekvaj epokoj tumuloj. Dum la mezepoko fortikaĵo defendis la areon, dum la Edo-periodo la loko evoluis, kiel poŝta stacio. La urbeto Komaki estis establita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj estis proklamita urbo la 16-an de julio 1906. La 1-an de januaro 1955 pro unuiĝo kun la najbaraj komunumoj ĝi ricevis urbostatuson.

Ekonomio

Ekonomio de Komaki konsistas el agrikulturo (persikoj, rizoj, kokinbredadoj; la industrio produktas sintezajn rezinojn, ties ĉefsidejo estas ĉi tie. Tamen, pro ĝia proksimeco al Nagojo, multaj navedas ĉiutage.

Trafiko

Stacidomo
Stacidomo

Komaki estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje por helpi la navedantojn. La flughaveno situas ĝuste inter Komaki kaj Kasugai.

Klimato

Komaki situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj aŭ humidaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 15,7 °C. La jarpluvo averaĝas 1769 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.

Vidindaĵoj

Interna urboparto
Interna urboparto
Urbopanoramo
Urbopanoramo
Universitato
Universitato
Muzeo
Muzeo
Biblioteko
Biblioteko
Banko
Banko
Vendejego
Vendejego
7 images
Bildoj pri Komaki

Eksterlandaj ĝemelurboj

Read next

In 50 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article