factograf
EO
Sign in

komunumo en Bretonio

Guichen

Guichen

Key facts

loĝantaro9 412
areo42,99km²
estaskomunumo en Francio
landoFrancio
supermara alteco90m
troviĝas en administra unuoarondismento Redon
All data from the card 17
Ŝtato
Francio
Regiono
Bretonio
Departemento
Ille-et-Vilaine
Arondismento
Rennes
Kantono
Guichen
Interkomunumo
kantono de Guichen
Historia regiono
Bretona duklando
Rivero
Vilaine
Situo
Guichen
Areo
42,99 km² (4 299 ha)
Loĝantaro
7 237 (2008)
Denseco
168,34 loĝ./km²
Dato
2008-2014
Urbestro
Joël Sieller
Horzono
MET (UTC+1)
Poŝtkodo
35580
INSEE
35126

Guichen estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Geografio

Situanta je proksimume dudek kilometroj sude de Rennes en departemento Ille-et-Vilaine, la urbo etendiĝas sur vasta areo de 42,99 km2, limigita per la rivero Vilaine oriente kaj norde, de la rivero Canut sude kaj de la rivero Seiche, nord-okcidente.

La bordoj de la rivero Vilaine etendiĝas laŭ 12 km de la ponto de Pont-Réan ĝis la alfluejo de la rivero Canut, en Saint-Senoux.

La najbaraj komunumoj estas: Saint-Senoux, Bourg-des-Comptes, Goven, Guignen, Lassy, Laillé kaj Bruz.

La urbo estas konstruita ĉirkaŭ konservita historia centro kaj etendiĝas al novaj laborareoj kaj setlejoj. La proksimeco de Rennes instigas multajn butikistojn kaj entreprenistojn instaliĝi tie.

Kelkfoje rigardata kiel aparta komunumo pro ĝia nuna grandeco, la aglomeraĵo de Pont-Réan estas fakte nur vilaĝo partigita inter la komunumoj Guichen kaj Bruz, la rivero Vilaine estanta la geografia apartigilo. La pli granda parto de la aglomeraĵo de Pont-Réan estas sur la komunumo Guichen - preĝejo, tombejo, lernejoj, sportĉambroj, kanuta-kajaka bazo.

Personoj ligitaj al la komunumo

  • Luc Urbain de Bouexic, grafo de Guichen, 1712-1790
  • Hervé Bougault, avistiristo, naskiĝinta la 2-an de Februaro 1917 en Rennes(35) mortinta la 17-an de Majo 1940 en loko nomata Le Grand Pré en Floyon (departemento Nord). Mortinta sur batalkampo por Francio, lia avio, la LeO 451 n° 61 de la 2-a skadrono de bombadgrupo I/31, estis faligita en flamoj de Messerschmitt 109 de la 2-a germana ĉas-skadrono (2.JG/2) revene de bombado de la 7-a Panzero sur la vojo de Chimay al Trélon.

Ĝemeliĝoj

Per la komitato de la internaciaj rilatoj de la kantono de Guichen, la komunumo estas ĝemela urbo de:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • retpaĝejo de la komunumo
  • Guichen sur la retpaĝejo de la nacia geografia Instituto

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article