factograf
EO

administra unuo en la respubliko Nord-Makedonio konsistanta el 10 komunumoj (opštini)

Granda Skopjo

Granda Skopjo

Key facts

loĝantaro526 502
estasadministraj unuoj de NordMakedonio
landoNord-Makedonio
oficiala lingvomakedona lingvo
All data from the card 2
Lando
Norda Makedonio
Loĝantaro
526 502 (5-a de septembro 2021)

La administra unuo Granda Skopjo estas speciala areo de dek komunumoj, kiuj kune konsistigas la urbon Skopjo. Grupe la administra unuo estas membro de la regiono Skopjo, en kiuj ankoraŭ membras sep pliaj komunumoj, unu el ok statistikaj regionoj en Norda Makedonio. La administra centro nomatas ekzakte tiel, opština Centar aŭ "la centra komunumo" - en ĝi estas la gvidaj ŝtataj institucioj. Tamen, la historia urbocentro de Skopjo troveblas en la komunumo Čair iom pli nordoriente. Laŭ la censo de septembro 2021 en la areo Granda Skopjo loĝis entute 526 502 homoj.

Loko, priskribo

la regionoj de Nord-Makedonio
la regionoj de Nord-Makedonio
la 10 komunumoj, kiuj formas la administran unuon Granda Skopjo, diferencite
la 10 komunumoj, kiuj formas la administran unuon Granda Skopjo, diferencite
2 images

La administra unuo Granda Skopjo situas en la norda parto de la lando kaj kovras areon de 1 818 km².

La regiono konsistas el la jenaj 10 komunumoj, kun la respektivaj areoj. Pri la koncernaj nombroj de loĝantoj de ĉiu komunumo bonvolu rigardi en la koncerna teksto.

Nomo Areo - km²
Aerodrom 21,85
Butel 60,79
Centar 7,52
Gazi Baba 110,86
Gorče Petrov 66,93
Karpoš 105
Kisela Voda 34,24
Saraj 229,06
Čair 3,52
Šuto Orizari 7,48

Statistikoj


Read next

In 11 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article