factograf
EO
Sign in

Gimnoto

Gimnoto

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoGymnotidae
taksonomia rangofamilio

Gimnotoj aŭ Gimnotedoj aŭ familio de Gymnotidae estas fiŝoj kiu troviĝas nur en nesala akvo de Centrameriko kaj de Sudameriko. Ĉiuj posedas organojn adaptatajn al uzado de bioelektro. Ili nomiĝas ankaŭ tranĉilfiŝoj aŭ elektraj angiloj.

La familio havas 33 akceptatajn speciojn en 2 genroj.

Estas noktulaj fiŝoj de trankvilaj akvoj de profundaj riveroj. En netrankvilaj akvoj ili povas vundiĝi unu la alian.

Elektroprodukto

Matura gimnoto povas esti ĉirkaŭ 2 m longa kaj pezi 20 kg. En la korpo estas organo elektroprodukta: kiam io ekscitas la fiŝon, tiu organo produktas elektron, nome tensio de 500 voltoj kun kurento de duonampero, kio sufiĉas por lumigi lampon. En la klaso de fiŝoj estas ankaŭ aliaj specioj de aliaj familioj kiuj produktas elektron, kiaj la siluro de Afrikoak ja la torpedo de Atlantiko.

Iam oni pensis ke tiu adapto kaj kutimo estis armilo por forpeli eventualajn predantojn aŭ predi mem, sed postaj studoj pruvis, ke tio utilas ankaŭ por navigokontrolo, ĉar la elektraj organoj povas sendi signalojn kiun alia kapa organo ricevas por kontroli ne nur predojn kaj predantojn, sed ankaŭ barojn aŭ ion ajn survoje.

Read next

In 27 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article