factograf
EO
Sign in

GameFAQs

All data from the card 1
Lando
Usono

GameFAQs estas videoluda retejo kiu proponas gvidilojn kaj aliajn informojn rilate al videoludoj, sed ankaŭ vastan aktivan mesaĝtabulan forumon. Ĝi estis kreita en novembro 1995 fare de Jeff Veasey kaj estas posedata de Fandom, Inc. ekde oktobro 2022. Allen "SBAllen" Tyner estis ties ĉefa administranto dum dudek jaroj ĝis sia demisio la 18-an de oktobro 2023. La retejo estas nuntempe administrata de komunuma administranto "DToast" kaj kontribuestro "ZoopSoul".

La retejo disponigas vastan datumbazon de videoludaj informoj, inkluzive de solvlibroj, oftaj demandoj, trompkodoj, recenzoj, ludsavoj, skatolaj bildoj kaj ekrankopioj, preskaŭ ĉiuj el kiuj estas submetitaj de volontulaj kontribuantoj. Ĝi kovras ĉiujn ludsistemojn ekde la 1980-aj jaroj ĝis la nuntempaj modernaj videoludiloj same kiel komputilaj kaj poŝtelefonaj ludoj. GameFAQs ankaŭ gastigas aktivan mesaĝtabulan komunumon, kiu havas apartajn subdiskutejojn por ĉiu ludo en la datumbazo de la retejo, kune kun diversaj aliaj tabuloj. GameFAQs organizas ĉiutagajn opini-enketojn kaj turnirkonkursojn.

GameFAQs estis pozitive recenzita de The Guardian, The Canadian Press, kaj Entertainment Weekly. En 2009, GameFAQs.com estis unu el la 300 plej alt-trafikitaj anglalingvaj retejoj laŭ Alexa.

Read next

In 26 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article