factograf
EO

aŭstra historiisto kaj kanceliero (1929-2008)

Fred Sinowatz

Fred Sinowatz

Key facts

naskiĝdato1929-Februaro-05
mortdato2008-Aŭgusto-11
lernejoUniversitato de Lepsiko
okupopolitikisto, historiisto
naskiĝlokoNeufeld an der Leitha
mortlokoVieno
All data from the card 1
Postenoj
membro de la Nacia Konsilio de Aŭstrio ministro pri eduko member of the Landtag of Burgenland (en)

Fred SINOWATZ (naskiĝinta la 5-an de februaro 1929 en Neufeld an der Leitha, mortinta la 11-an de aŭgusto 2008 en Vieno) estis aŭstra politikisto.

Kariero politika

La diplomita historiisto kaj membro de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio estis inter 1961-66 deputito de la landa parlamento de Burgenlando. Inter 1966-71 li estris la kulturan sekcion de la landa registaro.

De 1971-83 li deĵoris kiel ministro pri edukado, la lastajn du jarojn ankaŭ kiel vickanceliero. Poste li estis kanceliero ĝis 1986, demisiante post la elekto de Kurt Waldheim je prezidanto de Aŭstrujo. Tamen li restis nacia partiestro ĝis 1988, kiun oficon li estis transpreninta en 1983.

Problemoj

Kiel kanceliero - ofico kies transpreno li mem neniam vere deziris - kaj partiestro ni neniam povis egali sian internacie konatan antaŭulon Bruno Kreisky. Dum lia postministraj funkcioj okazis diversaj malfacilaĵoj, i.a.:

  • Li konfrontiĝis al ŝuldoj enormaj de la ŝtatigita industrio kaj tute ne sukcesis bridi la sindikatojn.
  • Li ne tro lerte interparoladis en 1984 kun la kontraŭuloj de la elektra centralo ĉe Hainburg, de kio rezultis la fondo de politika konkurenca frakcio, nome La Verduloj – La Verda Alternativo.
  • Li tro emocie enmiksiĝis en la demando ĉu Kurt Waldheim kandidatu por la posteno de prezidanto federacia, sinteno komprenebla por historiisto sed ne por kanceliero, kiu devintus resti pli neŭtrala.
  • Li estis akuzita - sed finfine deklarita senkulpa - pri kontraŭleĝa eksportado de kanonoj.
  • Kelkaj nefeliĉe formulitaj frazoj (ekz: "La tuto estas tre komplika...") ridigis aliajn pri li.

Literaturo

  • Evelyn Fertl, Georg Pehm: Fred Sinowatz. Lebensbilder. Ein Fotobuch. Leykam, Graz 2013
  • Peter Pelinka: Österreichs Kanzler: von Leopold Figl bis Wolfgang Schüssel. Ueberreuter, Wien 2000, ISBN 3-8000-3758-0)
  • Linda Martina Zeiler: Was bleibt? Das politische Wirken und Vermächtnis von Dr. Fred Sinowatz. Diplomlaboro, 2010 (Interrege disponeblas kiel PDF-aĵo.)

Eksteral ligiloj

  • Artikolo de 2004 en la taggazeto wienerzeitung.at, kie la politikisto resumas sian politikan agadon.
  • Nekrologo en la germana gazeto Der Spiegel. Arkivigite je 2013-12-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • Biografio sur la parlamenta retpaĝaro.

Read next

In 35 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article