factograf
EO

federacia lando de Aŭstrio

Burgenlando

Burgenlando

Key facts

loĝantaro301 790
areo3 965km²
estasfederacia lando de Aŭstrio
landoAŭstrio
ĉefurboEisenstadt
dato de fondo aŭ kreo1921
supermara alteco333m
estroHans Peter Doskozil
troviĝas en administra unuoAŭstrio
horzonoUTC+01:00
All data from the card 20
Lando
Aŭstrio
Distriktoj
2 Statutaj urboj7 Distriktoj
Komunumoj - el tiuj urboj - el tiuj bazarkomunumoj
1711359
Supermara alteco
333 m ü. A.
Koordinatoj
48° N, 16° O 47.516.416666666667
Ĉefurbo
Eisenstadt
Akvokolektejo
3 965,21 km² (396 521 ha)
Areo
3 965,21 km² (396 521 ha)
Loĝantaro
301 790 (1-a de januaro 2025)
Denseco
76,11 loĝ./km²
Malneta enlanda produkto
10,4 mrd. € (2022)
MEP je kapo
34 700
Senlaboreco
5,6 % (oktobro 2023)
Reganta partio
SPÖ
Ministroprezidento
Hans Peter Doskozil(ekde 2019)
Lasta baloto
26-a de januaro 2020
Horzono
UTC+01:00, UTC+02:00
ISO 3166-2
AT-1
Nord-suden
143 km
Okcident-orienten
85 km
Ĉi tiu artikolo temas pri federacia lando de Aŭstrio. Por samnoma distrikto en Saksio-Anhalto, Germanio rigardu la paĝon Distrikto Burgenland.

Burgenland [bur'genlant] estas la plej orienta, plej nova (ekde 1921 ĉe Aŭstrio) kaj plej malalte situanta federacia lando de Aŭstrio.

Oriente de Burgenlando troviĝas Hungario kaj okcidente Malsupra Aŭstrio kaj Stirio. Sude estas nur kelkajn kilometrojn longa limo al Slovenio, norde nur iomete pli longa limo al Slovakio. La katolika episkopo de Eisenstadt estas la kroato Ägidius Zsifkovics.

Historio, nomo

La nocio aperis nur post la 1-a mondmilito. La ĝermo estis plano de ĉeĥoj: la slava koridoro, kiu estus farinta kontakto inter Ĉeĥoslovakio kaj sudslavoj. Ĉar estis 2 fervojoj inter Ĉeĥoslovakio kaj tiutempa Fiume, Aŭstrio kaj Hungario ricevis po 1 fervojon. Ĝis 1920/1921 la jam ĉiam plejmulte germanlingva Burgenlando apartenis al Hungario (German-Okcidenthungario). Post dumjaraj bataloj kaj negocoj post la 1-a Mondmilito ĝi estis aljuĝita al Aŭstrio per la traktatoj de Saint Germain kaj Trianon. Post fortaj protestoj de Hungario oni tamen faris plebisciton por la regiono ĉirkaŭ Sopron, kiu estis planita kiel ĉefurbo. La plimulto de la enloĝantaro decidis por la restado ĉe Hungario.

La nomo "Burgenlando" memorigas ankoraŭ pri tio, ke la lando iam konsistis el kvar hungariaj komitatoj ("Vierburgenland" - Kvarburglando):

  • Pressburg (germanlingva nomo por Bratislavo)
  • Wieselburg (germanlingva nomo por la hungara urbo Moson)
  • Ödenburg (germanlingva nomo por Sopron)
  • Eisenburg (germanlingva nomo por Vas).

Ĝis 1925 Bad Sauerbrunn estis la provizora sidejo de la landaj registaro kaj administracio, ĝis poste la ĝis tiam relative malgrava malgranda urbo Eisenstadt (prononcu: Aj'zenŝtat) fariĝis ĉefurbo de Burgenlando.

Distriktoj

Fortikaĵoj (hungare/germane)

Fraknó/Forchtenstein, Németújvár/Güssing, Városszalónak/Stadtschlaining, Lánzsér/Landsee, Léka/Lockenhaus, Borostyánkő/Bernstein im Burgenland, Pinkaóvár/Burg (Burgenlando)

Burgoj

Féltorony/Halbturn, Sopronkeresztúr/Deutschkreutz, Lakompak/Lackenbach, Vasvörösvár/Rotenturm an der Pinka, Monyorókerék/Eberau


Read next

In 104 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article