factograf
EO

Franz Karl Achard

Franz Karl Achard

Key facts

naskiĝdato1753-Januaro-28
mortdato1821-Aprilo-20
okupoĥemiisto, fizikisto, biologo
naskiĝlokoBerlino
mortlokoWołów
edz(in)oMaria Louisa Kühn
Konservitaj ruinoj de la sukerfarejo en Konary kun memortabulo al Achard
Konservitaj ruinoj de la sukerfarejo en Konary kun memortabulo al Achard

Franz Karl ACHARD (naskiĝis la 28-an de aprilo 1753 en Berlino, mortis la 20-an de aprilo 1821 en Wołów) estis germana fizikisto kaj kemiisto, filo de Antoine Achard, el socie altranga familio de hugenotoj. Li ellaboris la sukerfabrikadan metodon el sukerbetoj.

Achard daŭrigis la esplorojn de Andreas Sigismund Marggraf, kiu pruvis en 1747, ke la sukerbetoj havas la saman sukeron kiel la sukerkano. Li plibonigis rasojn de sukerbeto ekde 1786. En marto 1802, li malfermis per la apogo de la reĝo Friedrich Wilhelm la 3-a la unuan sukerbetan rafinejon en Wohlau-Cunern (ekde 1945 Wołów-Konary) en Silezio. Ĝi estis detruita en la bataloj kontraŭ la francoj.

Li estis elektita membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Berlino kaj poste elektiĝis direktoro de la fizika klaso de la Germana Scienca Akademio. Danke al la eltrovaĵo de Achard, sukero ne plu estis luksa varo kaj fariĝis atingebla al ĉiuj.

Achard ne havis tamen komercistan talenton. Pro tio, kaj pro kelkaj incendioj, en 1815 liaj sukerfabrikoj bankrotis. Franz Karl Achard mortis malriĉiĝinte kaj forgesite en Wohlau (nuntempa Wołów). Lia ideo pri sukerfabrikado tamen disvolviĝis en Francio; al Germanio reportis la produktadon Matthias Christian Rabbethge, kiu plu konstruadis la fabrikojn.

Eksteraj ligiloj

  • http://www.schlesien-ahnenforschung.de/Allerlei/ruebenzucker.html Arkivigite je 2004-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://lsa-st23.sachsen-anhalt.de/llg/geschichte/achard.htm
  • http://www.dtmb.de/Zucker-Museum/mgeschic.htm

Read next

In 30 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article