factograf
EO
Sign in

reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj

Fediverso

Fediverso
Proponita emblemo de la Fediverso
Proponita emblemo de la Fediverso

La Fediverso (vortokunfando inter "federacio" kaj "universo") aŭ Federujo estas reto de federaciitaj (interligitaj) serviloj, kiuj estas uzataj por TTT-eldonado (t.e. sociaj retoj, mikroblogoj, blogoj aŭ retejoj) kaj dosiera gastigado. Kvankam sendepende gastigataj, ili povas reciproke interkomuniki. Sur malsamaj serviloj (nodoj), uzantoj povas krei tiel nomatajn identecojn. Ĉi tiuj identecoj estas kapablaj komuniki trans la limoj de la nodoj, ĉar la programaro, kiu funkcias sur la serviloj, subtenas unu aŭ pliajn komunikajn protokolojn, kiuj sekvas la malferman normon. Kiel identeco sur la fediverso, uzantoj povas afiŝi tekston kaj dosierojn aŭ sekvi afiŝojn de aliaj identecoj. En kelkaj kazoj, uzantoj povas eĉ permesi al aliaj identecoj redakti siajn datumojn (kiel kalendarojn aŭ adresajn librojn).

Historio

En 2008, la interkona retejo identi.ca fondiĝis de Evan Prodromou. Li eldonis la programaron GNU social sub libera permesilo (la GNU-Affera Ĝenerala Publika Permesilo, AGPL). Krom tiu servilo, identi.ca, estis nur malmultaj aliaj okazoj ekzistantaj, funkciigataj de homoj por sia propra uzo. Tio ĉi ŝanĝiĝis en 2011/2012 kiam identi.ca ŝanĝis al alia programaro, nome pump.io. Pluraj novaj nodoj de GNU social estis kreitaj. Samtempe kiel GNU social, aliaj projektoj kiel Friendica, Hubzilla, Mastodon kaj Pleroma integrigis la protokolon OStatus, tiel etendante la fediverson.

Dume, aliaj komunikaj protokoloj evoluis, kiuj integriĝis diversmaniere en la platformoj. En januaro 2018, la Konsorcio de TTT prezentis la protokolon ActivityPub, celante plibonigi la kunfunkcieblecon inter la platformoj. En aŭgusto 2018, ĉi tiu protokolo estas subtenata de dek tri platformoj.

Gab

La 4-an de julio 2019, la ekstremdekstra interkona retejo Gab, kiu ligiĝas al diversaj okazoj de blankulsuperisma perforto, aliĝis al la Fediverso, ŝanĝante sian retejon al forko de Mastodon (nome Gab Social). La Mastodon-projekto eldonis komunikaĵon kondamnante Gab kaj la plimulto el nodoj elektis bari Gab-on de federaciiĝo kun ili.

Komunikaj protokoloj uzataj en la Fediverso

Ĉi tiuj komunikaj protokoloj, kiuj realigas malfermajn normojn, estas uzataj en la Fediverso:

  • ActivityPub
  • DFRN
  • Diaspora Network
  • OStatus
  • XMPP
  • Zot kaj Zot/6

Fediversaj programaraj platformoj

La programaroj, kiuj konsistigas la Fediverson, ĉiuj estas liberaj. Kelkaj el ili stile similas al Twitter (ekzemple, Mastodon, Misskey kaj Pleroma, kiuj estas similaj laŭ sia mikrobloga funkcio), dum aliaj enhavas pli da komunikado kaj transakciaj elektoj, kiuj estas anstataŭe kompareblaj al Google+ aŭ Facebook (kiel en la kazoj de Friendica kaj Hubzilla).

Programaro de la Fediverso
Programo Tipo ActivityPub Diaspora OStatus Zot/6
Aardwolf-Social Socia retejo Jes Ne Jes Ne
Akkoma Etblogo Jes Ne Ne Ne
Anfora Bildgastigo Progresante Ne Ne Ne
BookWyrm Libra Katalogado Jes Ne Jes Ne
Calckey Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Castopod Podkastoj Jes Ne Ne Ne
Diaspora* Socia retejo, etblogo Ne Jes Ne Ne
distbin Pastebin Jes Ne Ne Ne
Drupal Blogo, bilda kaj dosiera gastigo, socia retejo, retpaĝo Jes Jes Progresante Ne
Epicyon Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Friendica
(f. Friendika; orig. Mistpark)
Socia retejo Jes Jes Jes Ne
Funkwhale Aŭdio, muzikgastigo Jes Ne Ne Ne
Gancio Eventa kunigilo Jes Ne Ne Ne
GNU MediaGoblin Dosiera gastigo Proponita Ne Ne Ne
GNU social Socia retejo, Blogo Jes Ne Jes Ne
GoToSocial Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Guppe Grupoj Jes Ne Ne Ne
Honk Socia retejo Jes Ne Ne Ne
Hubzilla CMS, Socia retejo, blogo, vikio, dosiera gastigo Jes Jes Jes Jes
Inventaire Libraj recenzoj Jes Ne Ne Ne
Kibou Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Kbin Ligila kunigilo, socia retejo, retforumoj, etblogo Jes Ne Ne Ne
Lemmy Ligila kunigilo, socia retejo, retforumoj Jes Ne Ne Ne
Libervia Tujmesaĝilo, etblogo, blogo, datena kunhavigo, eventa administrado Jes Ne Ne Ne
Littr.me Ligila kunigilo, socia retejo Progresanta Ne Ne Ne
lotide Ligila kunigilo, socia retejo Jes Ne Ne Ne
takahē Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Mastodon etblogo Jes Ne Forlasita Ne
Micro.blog etblogo blogo, podkastoj Jes Ne Ne Ne
microblog.pub etblogo Jes Ne Ne Ne
Misskey Socia retejo, etblogo Jes Ne Ne Ne
Mobilizon Eventa kaj grupa administrado Jes Ne Ne Ne
Nextcloud Social Datena kunhavigo Jes Ne Ne Ne
OStatus Socia retejo, etblogo Jes Ne Jes Ne
OLKi Dosiera gastigo Jes Ne Ne Ne
Owncast Tujelsendoj Jes Ne Ne Ne
PeerPx Bildgastigo Jes Ne Ne Ne
PeerTube Filma Gastigo Jes Ne Ne Ne
Pixelfed Bildgastigo Jes Ne Ne Ne
Pleroma etblogo Jes Ne Forlasita Ne
Plume Blogo Jes Ne Ne Ne
Prismo Ligila kunhavigo Jes Ne Ne Ne
Pubcast Podkastoj Jes Ne Ne Ne
pump.io etblogo Proponita Ne Forlasita Ne
Read.as RSS Jes Ne Ne Ne
Rebased (Soapbox-BE) etblogo Jes Ne Ne Ne
Socialhome Retpaĝo, Socia retejo, etblogo, blogo Jes Jes Ne Proponita
Streams Socia retejo, blogo, vikio Jes Ne Ne Jes
Tumblr Socia retejo, etblogo, blogo Progresante Ne Ne Ne
WordPress Blogo Jes Jes Jes Ne
Write.as / WriteFreely Blogo Jes Ne Ne Ne
Zap Socia retejo, blogo, bilda kaj dosiera gastigo Jes Ne Ne Jes

Read next

In 38 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article