factograf
EO
Sign in

urba municipo en Belgio

Eupen

Eupen

Key facts

loĝantaro19 526
areo104km²
estasmunicipo en Belgio, urbo de Belgio
landoBelgio
supermara alteco260m
oficiala lingvogermana lingvo
All data from the card 14
Statuso
Urbo
Lando
Belgio
Regiono
Valonio (germanlingva)
Provinco
Lieĝo
Arondismento
Verviers
Fondita
1808 (urbo)
Poŝtkodo
4700 • 4701
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Claudia Niessen
Loĝantaro
19 526 (2018)
Loĝdenso
174 loĝ./km²
Alto
250-350 m
Areo
103,74 km² (10 374 ha)
Horzono
+1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
kirko Sankta Nikolao
kirko Sankta Nikolao
2 images

Eupen [OJpen] (valone Nèyåw, historie franclingve ankaŭ Néau [neO]) ekde 1920 estas municipo en germanlingva Belgio, en la oriento de la lando, en la provinco Lieĝo. Inter la jaroj 1815 kaj 1920 ĝi apartenis al la germanlingva ŝtato Prusio kaj ekde 1871 al la Germana Regno. Sed ankaŭ antaŭ tio, la loĝantaro estis historie germanlingva aŭ ĉiukaze parolantoj de iuj lokaj variaĵoj de la okcidentĝermana lingvaro ene de la Sankta Romia Imperio kaj de la duklando Limburgo. La loĝloko ricevis la honortitolon "urbo" en 1808.

Eupen situas ĉirkaŭ 15 km sude de Aachen, en alteco de inter 250 kaj 350 metroj super la marnivelo, rande de la montaro Altaj Marĉoj (Hohes Venn / Hautes Fagnes). Komence de januaro 2016 ĝi havis 19 338 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de la translima Eŭregiono Mozo-Rejno.

Ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro de Eupen estas germanlingvaj. Eupen estas de 1983 (federaciigo de Belgio) la administra centro de la germanlingva komunumo de Belgio, kiu konsistas el ĉirkaŭ 72 000 anoj kaj el la jenaj municipoj:

Historio

Eupen dum 800 jaroj apartenis al la duklando Limburgo; ĝia unua dokumenta mencio estas el 1213. En 1674 ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Post la Viena kongreso en 1815 oni atribuis ĝin kaj la urbon Malmedy al Prusio. Post la Unua mondmilito la Traktato de Versajlo atribuis ilin al Belgio. Dum la Dua mondmilito Germanio en 1940 aneksis la regionon. Post la germana malvenko en 1945 Belgio reprenis ĝin.

Esperanto en Eupen

Tie naskiĝis kaj movadis Louise Vertongen-Xhayet.

Eksteraj ligiloj

Read next

In 56 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article