EMLYON Business School estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Liono, Sankta-Stefano, Kazablanko kaj Ŝanhajo. Ĝi estis fondita en la jaro 1872.
EM Lyon okupis la 14-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2014 fare de la ĵurnalo Financial Times. En 2015, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la tridekan rangon en la mondo, laŭ la Financial Times. La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 68-an rangon tutmonde.
La studprogramojn de EM Lyon akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Jean-Pascal Tricoire (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Schneider Electric), Stéphane Bern (raportisto) kaj Gwendal Peizerat (glaci-sketisto).
