

Edelény [edelEnj] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento, en Distrikto Edelény, kies centro estas.
Situo

Edelény situas en valo de rojo Bódva, laŭ ĉefvojo Sajószentpéter-Hidasnémeti, laŭ fervojo Miskolc-Tornanádaska. Sajószentpéter troviĝas 12, Kazincbarcika 14, Miskolc 27, Budapeŝto 197 km.
Historio
La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj, hunoj kaj avaroj vivis tie. Dum la historio tie troviĝis 3 vilaĝoj: Edelény (menciita en 1299), Borsod (menciita en 1108) kaj Finke. Supozeble en Borsod konstruiĝis terfortikaĵo laŭ ordono de Stefano la 1-a (Hungario), pri kiu nomiĝis la departemento Borsod kaj kiu estis la unua departementejo. La turkoj faris senhoma la vilaĝojn. Sukerfabriko ekfunkciis ekde 1838, poste oni trovis brunan karbonon, ankaŭ la industrio aperis. Granda evoluo okazis dum la socialismo. En 1950 Borsod, iom poste Finke aliĝis al Edelény. La triopo urbiĝis en 1986. Ekde 1995 la minejo ne plu funkcias. En 2010 inundo okazis.
Vidindaĵoj
- baroka Kastelo L’Huillier–Coburg de 1730
- romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo (Edelény)
- romkatolika preĝejo en iama Finke
- grek-katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Edelény)
- Kalvinana preĝejo (Edelény-Borsod)
- malnova kalvinana preĝejo (Edelény)
- Kalvinana preĝejo (Edelény-Finke)
- oni profitas mineralakvon nomatan Borsodi víz
Famuloj
- En Edelény naskiĝis:
- arkitekto István Ferencz
- juristo Gyula Sághy
- piarista monaĥo András Egyed.
- En Finke naskiĝis inĝeniero Ödön Miklós.
- En la iama Borsod mortis Árpád Szekrényessy.
Ĝemelurboj
Referencoj

