factograf
EO

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Bad Sobernheim

Bad Sobernheim

Bad Sobernheim estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Kreuznach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2024 la urbo havis 6 564 loĝantojn sur areo de 54,18 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj/km². Ĝi estas kuracloko - pri tio indikas la nomparto "Bad", kiu laŭvorte signifas "banloko". La urbo estas la administra centro de komunumaro, germane nomata Verbandsgemeinde Bad Sobernheim.

Bad Sodernheim apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"].

La loka nudpiedejo

Vado
Vado
tra ŝlimo,
tra ŝlimo,
vojo tra la rivero Nahe
vojo tra la rivero Nahe
kaj per pendoponto.
kaj per pendoponto.
De paliso al paliso,
De paliso al paliso,
de trabo al trabo,
de trabo al trabo,
ekvilibrante.
ekvilibrante.
Kaj fine: malvarma duŝo.
Kaj fine: malvarma duŝo.
8 images

En la urba parko situas nudpiedejo, kies vojo por nudpieda promenado, aprezata aparte de infanoj, plurfoje krucas la riveron Nahe. La sekva galerieto de esperantista infana ekskurso donu iom da impresoj pri ĝi (la nudaj piedoj pro ŝlimo kaj akvo ne ĉiam videblas):



Read next

In 36 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article