factograf
EO
Sign in

Diftongo

Diftongo

Je fonetiko, diftongo estas kunmeto de vokalo kun duonvokalo formanta la vokalan kernon de unu silabo. Ĝi distingiĝas de monoftongo, kies vokala kvalito restas sama sen duonvokaloj, kaj triftongo, kun pluraj duonvokaloj.

Klasifiko

Oni povas distingi la jenajn variantojn:

  • falantaj diftongoj, en kiuj la plej forta parto estas la unua parto (ekz. germana au, ei ktp.) kaj ĉe kiu la langa moviĝo okazas demalsupre supren.
  • malfalantaj diftongoj, kun la forteco sur la dua parto (ekz. franca // en vortoj kiel loi ("leĝo")). Ĉi tie okazas la langa moviĝo desupre malsupren.

Oni ankaŭ klasifikas diftongojn laŭ la direkto de vokala ŝanĝo:

  • centraj diftongoj, ĉe kiuj la langa moviĝo en direkto de mezlanga vokalo okazas (ekz. angla [] kiel en pier aŭ alemana // kiel en Lied).
  • ŝvebantaj diftongoj, ĉe kiuj la langa moviĝo okazas horizontale (ekz. germana [] kiel en „hui“, „pfui“)

Laŭ longo:

  • kelkfoje distingiĝas longaj diftongoj de mallongaj (ekz. berna germana [] / [] kiel en Schtaau „Stahl“/„ŝtalo“ / Schtau „Stall“/„stalo“).

En diversaj lingvoj

Angla

Ĉiuj anglaj diftongoj estas falantaj.

Standardaj anglaj diftongoj
RP (Brita) Aŭstralia Usona
GA Kanada
low
loud
lout
lied
light
lane
loin
leer
lair
lure

Ĉeĥa

Ekzistas tri diftongoj en la Ĉeĥa:

  • kiel en auto (preskaŭ eksklude en vortoj de fremda origino)
  • kiel en euro (nur en vortoj de fremda origino)
  • kiel en koule

Vokalaj grupoj ia, ie, ii, io, kaj iu en fremdaj vortoj ne estas rigardataj kiel diftongoj, ili estas prononctaj kun inter la vokaloj .

Esperanto

En Esperanto, ekzistas ses (ĉefaj) diftongoj, ĉiuj falantaj:

diftongo ekzemplo dusilaba neekzemplo
aj kaj balai
ej plej krei
oj fojno troi
uj tuj ĝui
aŭ laŭ balau
eŭ Eŭropo kreu

En la vortaro ankaŭ troviĝas la jenaj marĝenaj diftongoj:

Tiuj marĝenaj fonemaĵoj ne troviĝas en ordinaraj vortoj, nur en fakterminoj aŭ propraj nomoj.

En Esperanto, la sinsekvo j + vokalo estas kutime analizita kiel alproksimanta konsonanto + vokalo; se oni analizus tion kiel malfalantajn diftongojn, do oni trovus la jenajn malfalantajn diftongojn en Esperanto, el kiuj la lastaj tri estas marĝenaj:

diftongo ekzemplo dusilaba neekzemplo
ja ja ia
je je ie
ju ju iu
jo jodo io
ji jido, jino krii
ŭa ŭa! (onomatopeo) ĝua
ŭo ŭo (liternomo) ŝuo

Germana

La germana sonsistemo havas la sekvajn kvar diftongojn kun malsama skribmaniero:

  • au // „Haus“
  • ei, ai // „Leim“, „Mais“
  • eu, äu // „Heu“, „Läufer“
  • ui // „Pfui!“

La diftongoj kaj ekzistas je leksikala periferio („pfui!, Uigure“, „ey!, Spray, Schwejk“). Sed ankaŭ eblas , se ekzemple „Feuilleton“ estas prononcata kun mallonga „ö“.

Kvankam temas pri fonetikaj realigoj de fonemaj kombinoj, la jenaj sonoj el artikulacia rigardo ankaŭ povas esti rigardataj kiel diftongoj:

Diftongo Ekzemplo Traduko
[] „wir“, „Bier“ ni, biero
[] „für“, „rührt“ por; turnomovas, kirlas
[] „nur“, „Uhr“ nur, horloĝo
[] „Meer“ maro
[] „Bär“ urso
[] „Öhr“, „Frisör“ trueto, frizsito
[] „Ohr“ orelo

La origina diftongo „ie“ jam estis monoftongigita en la mezaj germanaj dialektoj ekde la 11a resp. 12a jarcento (dum ke ĝi en la Bavara kaj en la Alemana dialektoj ĝis hodiaŭ ekzistas). En la hodiaŭa germana prezentas „ie“ ankoraŭ nur „longigitan i“ (kiel ekz. en „Liebe“, „Biene“).

Fonologie rigardate diftongoj posedas (se oni ilin ĉiufoje kiel unu fonemon prijuĝas) saman vokalkvanton kiel longaj vokaloj. Laŭ nova kiel ankaŭ laŭ malnova germanaj ortografioj sekvas tial post diftongo – kiel ĉe longoj vokaloj – anstataŭ „ss“ ĉiam „ß“.

En germanaj dialektoj

En germanaj dialektoj (ofte en la sudo, ekz. bavara) ekzistas kelkaj diftongoj pli, kiuj parte kun nazaloj estas formataj kaj en la skriba lingvo ne ekzistas.

Jen kelkaj ekzemploj el la suprabavara:
Diftongo Ekzemplo Traduko
~au Stauz'n „kulo“
ea Keaz'n „kandelo“
~ea ~eana „al vi“
~ei schn~ei „rapida, rapide“
ia via Kia „kvar bovinoj“
oa zwoa Stoa „du sturnoj“
~oa ~oa St~oa „unu ŝtono“
~oi ~oi „alten, supren, almonten“
ou grouß „granda, grande“
ua Bua „knabo, bubo“
ui vui z'vui G'fui „tro da sentimento“
Kelkaj diftongoj en Berna, Svisgermana dialekto:
Bier 'biero'
Füess 'piedo'
Schue 'ŝuoj'
Stou '(trafika) ŝtopiĝo'
Stau 'stalo'
Staau 'ŝtalo'
Wäut 'mondo'
wääut 'elektoj'
tschúud 'kulpa'
Jen ekzemploj el ripuara:
Diftongo Ekzemplo Tradukoj (germane, esperante)
ew Kews Kiste, "kesto"
Mews Mist, "sterko"
News Nest, "nesto"
oa Koat Schnur, "ŝnuro"
Hoa Haar, "har(ar)o"
Poats Tür, "pordo"
Joa Jahr, "jaro"
oi Hoi Heu, "fojno"
Schnoits Schnurrbart, "lipharoj"
Schroijel Verschrumpeltes, "ŝrumpiĝinto"
ou Sou Sau, "porkino"
Bou Bau, "konstruo, konstruaĵo"
Rou Ruhe, "silento"
broue brauen, "fari bieron"
öi Möisch Spatz, "pasero"
Köisch Küche, "kuirejo"
döije drücken, "presi"
nöi neu, "nova, nove"
ue Wuesch Wurst, "kolbaso"
Knueschel Stachelbeere, "groso"
Ue Uhr, "horloĝo"; Ohr, "orelo"
üe üe Ihr, "vi"; Euer, "via"
hüere hören, "aŭdi"
vüe für, "por"; vor, "antaŭ"
Vüe Feuer, "fajro"

Hispana

La hispana lingvo havas ses falantajn diftongoj kaj ok malfalantajn diftongojn. Aldone, dum rapida parolo sekvencoj de vokaloj en hiato fariĝas diftongoj dum ke unu fariĝas ne-silaba (krom ke ili estas la sama vokalo, en kiu kazo ili kunfandiĝas) kiel en poeta ('poeto') kaj maestro ('instruisto'). La fonemaj diftongoj estas:

falantaj
  • kiel en rey ('reĝo')
  • kiel en aire ('aero')
  • kiel en hoy ('hodiaŭ')
  • kiel en neutro ('neŭtrala')
  • kiel en pausa ('rompi')
  • kiel en bou ('sejna fiŝkaptado')
malfalantaj
  • kiel en tierra ('tero')
  • kiel en hacia ('al')
  • kiel en radio ('radio')
  • kiel en viuda ('vidvino')
  • kiel en fuimos ('ni venis')
  • kiel en fuego ('fajro')
  • kiel en cuadro ('bildo')
  • kiel en cuota ('kvoto')

Islanda

Diftongoj en la Islanda:

  • kiel en já, «jes»
  • kiel en vél, «maŝino»
  • kiel en nóg, «sufiĉe»
  • kiel en auga, «okulo»
  • kiel en hæ, «hej»
  • kiel en þeir, «ili»

Jida

Jida havas tri diftongojn:

  • kiel en פליטה ('rifuĝintino')
  • kiel en נײַן ('naŭ')
  • kiel en אופֿן ('vojo')

Diftongoj povas atingi pli altan celan pozicion (direkta al ) en situacioj de koartikulicadiaj fenomenoj aŭ se vortoj kun tiaj vokaloj estas emfazataj.

Nederlanda

Jen la diftongoj de la nederlanda lingvo.

Diftongoj de Nederlanda
Nederlande Belgie
zeis
ui
zout
beet
neus
boot

La dialekto de Hamont (en Limburg) havas kvin centrajn diftongojn kaj kontrastas longajn kaj mallongajn formojn de , , , kaj ..

Norvega

Ekzistas kvin diftongoj en la Norvega:

  • kiel en nei, "ne"
  • kiel en øy, "insulo"
  • kiel en sau, "ŝafo"
  • kiel en hai, "ŝarko"
  • kiel en joik, "Samea kanto"

Plia diftongo, , nur aperas en la vorto hui en la esprimo i hui og hast "en granda hasto".

Portugala

Jen la diftongoj de la portugala lingvo. En la portugala lingvo, la kresĉendaj diftongoj okazas ĉefe en rapida parolado. En malrapida elparolo, ili fariĝas hiatoj. En la ĉi-suba tabelo, la referenca prononco de la ekzemploj estas la brazila, laŭ la akĉento de Rio-de-Ĵanejro. Tamen ili egalas ĉe la plejparto de la aliaj akĉentoj.

Diftongo (IFA) Ekzemplo Traduko
Diminuendaj diftongoj

(vokalo + duonvokalo)

malvastaj lei, sei leĝo, (mi) scias
boi, foi, joio bovo, estis, herbaĉo
cuidado, aleluia, uirapuru atento, haleluja, ujrapuruo (birdo el la familio Pipredoj)
eu, meu, pigmeu, leu mi, mia, pigmeo, (li/ŝi/ĝi) legis
viu, til, funil (li/ŝi/ĝi) vidis, tildo, funelo
golfe, houve golfo (sporto), okazis
vastaj pai, maio patro, majo
mau, animal, álbum malbono, animalo
anéis, fiéis ringoj, fideluloj
androide, asteroide, dói androjdo, asteroido, (ĝi) doloras
céu, véu, mel ĉielo, vualo, mielo
sol, rol, arrebol suno, listo, ĉielruĝo
nazaj mãe, pães, cãibra patrino, panoj, kramfo
alguém, tem, trem, em, jovem, amém, homens iu, (li/ŝi/ĝi) havas, trajno, en, junulo, amen, viroj
põe, corações (li/ŝi/ĝi) metas, koroj
muito tre
mão, pão, orgão, não, amam mano, pano, organo, ne, ili amas
Kresĉendaj diftongoj

(duonvokalo + vokalo)

malvastaj iemanjá, historieta Jemaja, historieto
série, calvície serio, kalveco
iodo, ansioso, biologia jodo, anksia, biologio
cílio, exílio, viuvez cilio, ekzilo, vidv(in)eco
doer, soerguer dolori, leveti
linguiça, tranquilo, arguir, tênue kolbaso, trankvila, argumenti, subtila
duodécimo, fluorescente, impetuosamente dekdua, fluoreska, impete
ambíguo, mútuo, exíguo ambigua, reciproka, malvastega
vastaj Ianomâmi, Brasília, eutanásia, rédea Janomamo (etnonomo), Braziljo, eŭtanazio, brido
dieta, quieto dieto, kvieta
idiota, pior, viola, ioga idioto, malplej bona, vjolo, jogo
quase, aguardar, mágoa preskaŭ, atendi, ĉagreno
cueca, sueco, sequestro kalsono, svedo/sveda, malliberigo/kapto/sekvestro
quórum kvorumo
nazaj ianque jankio
iemenita, alienação, cliente jemenano, alieneco, kliento
abolicionismo, acionista, e onde, e ontem, e homem aboliciismo, akciano, kaj kie, kaj hieraŭ, kaj viro
médium, triunfal mediumo, triumfa
quanto, quando, minguante kiom, kiam, malkreskanta luno
aguentar, afluente elteni, alfluanto
arruinar, constituinte, pinguim ruinigi, komponanto, pingveno
o onze, o ombro, o homem la dekunuo, la ŝultro, la homo

Eksteraj ligiloj

  • Sergio Pokrovskij: Duonvokaloj kaj diftongoj.

Read next

In 80 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article