factograf
EO
Sign in

Pipredoj

Pipredoj

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoPipridae
taksonomia rangofamilio
priskribita en fonto11-a eldono de la Encyclopædia Britannica

La pipredoj (latine Pipridae) estas familio el la ordo de paseroformaj birdoj. Ĝi enhavas 55 speciojn en 16 genroj. La tipa genro de tiu familio estas Pipra, esperantigita "pipro", sed komunlingve ĉiuj pipredoj estas nomataj "manakoj", laŭ la esperantigo de alia pipreda genro, Manacus.

Taksonomio

Laŭ AviList, jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj:

Etimologio

La scienca nomo Pipridae deriviĝas de la genro Pipra, kiu venas el la antikva greka πίπρα (pipra) indikanta etan birdon menciitan de Aristotelo kaj aliaj aŭtoroj, sed neniam ĝuste identigitan.

La komunlingva nomo "manako", kaj la scienca genra nomo Manacus de kiu ĝi deriviĝas, venas el la nederlanda manneken (= "malgrandulo"), kiu estas la origino de la nederlanda nomo de tiuj birdoj en Surinamo (Manakin), pro ilia eta grando kaj kompakta silueto.

Disvastiĝo kaj habitato

Manakoj vivas en Centrameriko kaj en la tropika parto de Sudameriko. Ili troviĝas en arbarkovritaj neotropisaj vivejoj, de ebenaĵaj tropikaj pluvarbaroj ĝis montaj nubarbaro.

Bildaro

Fadenvosta manako (Pipra filicauda)
Fadenvosta manako (Pipra filicauda)
Velura manako (Lepidothrix velutina)
Velura manako (Lepidothrix velutina)
Araripa manako (Chiroxiphia bokermanni)
Araripa manako (Chiroxiphia bokermanni)
Kaska manako (Chiroxiphia galeata)
Kaska manako (Chiroxiphia galeata)
Blankbarba manako (Manacus manacus)
Blankbarba manako (Manacus manacus)
Reĝa manako (Machaeropterus regulus)
Reĝa manako (Machaeropterus regulus)
Stria manako (Machaeropterus striolatus)
Stria manako (Machaeropterus striolatus)
Pigmea manako (Tyranneutes virescens)
Pigmea manako (Tyranneutes virescens)
8 images

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article