factograf
EO

urbo en la gubernio Ibaraki de Japanio

Cukuba

Cukuba

Key facts

loĝantaro246 647
areo284km²
estasspeciala urbo de Japanio, urbego, universitata urbo
landoJapanio
dato de fondo aŭ kreo1987-Novembro-30
troviĝas en administra unuogubernio Ibaraki
All data from the card 7
Insulo
Honŝuo
Regiono
Kanto
gubernio
gubernio Ibaraki
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
246 647 (2021)
Loĝdenso
869 loĝ./km²
Areo
283,72 km² (28 372 ha)

Cukuba aŭ Tsukuba (japane つくば市, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Tsukuba-shi) estas speciala kaj universitata urbo de Japanio. Ĝi situas en la suda centra parto de la gubernio Ibaraki, en la regiono Kanto, kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 246 647 loĝantoj sur areo de 283,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 869 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Cukubamirai, Ĵoso, Ŝimocuma, Ĉikusei, Sakuragaŭa, Iŝioka, Cuĉiura, Uŝiku kaj Rjugasaki.

La Universitato de Cukuba (japane 筑波大学, Tsukuba daigaku) estis fondita en 1972 pro la translokigo de sia antaŭulo, la Tokia Universitato de Eduko, en la samnoma urbo Cukuba, kaj krom la ĉefa kampuso en Cukuba nun havas apartan fakon pri plenkreskula eduko en la kvartalo Bunkjo de Tokio. La ĉefkampuso situas en la koro de Science City en Cukuba, sesdek kilometrojn nordoriente de Tokio.

Rilatoj al Esperanto

Laŭ la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto" en la urbo registriĝis en 1906 kiel esperantisto la studento T. Agaki. Probable temis pri la unua esperantisto en la urbo.

Read next

In 52 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article