factograf
EO
Sign in

Crati

Crati

Key facts

estasrivero
landoItalio
troviĝas en administra unuoKalabrio
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron

Crati [krAti] estas la plej akvohava rivero en Kalabrio (Italio). Ĝi fontas en montaro Sila je alto de 1770 m kaj enfluas en la Tarantan Golfon, proksime de Sibari.

La rivero longas 81 km, ĝia baseno ampleksas ĉ. 2440 km². Ĝia flukvanto forte ŝanĝiĝas pro vintraj pluvegoj kaj somera sekeco. La plej grava urbo ĉerivera estas la provinca ĉefurbo Cosenza [kozEnca], kie enfluas rivereto Busento. De Cosenza ĝi fluas norden ĝis Tarsia kaj tie turniĝas nor-orienten al la maro. Inter Cosenza kaj Tarsia ĝian valon uzas la itala aŭtovojo A3.

La tereno ĉirkaŭ la riverfino estas vizitebla naturrezervejo (itala nomo: Foce del Crati).

Komunumoj

Flankaj riveroj kaj riveretoj

De maldekstre: Annèa, Busento, Campagnano, Coscile, Coscinello, Emoli, Mavigliano, Mesca, Sèttimo.

De dekstre: Arente, Cardone, Caricchio, Duglia, Galatrella, Gidora, Iavas, Mucone, Muzzolito.

Eksteraj ligiloj

  • Naturrezervejo (itale)
  • Geografia priskribeto Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine (itale)

Read next

In 25 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article