
Deutschkreuz germane, Sopronkeresztúr hungare, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2026 en la komunumo vivis 3 151 loĝantoj. La hungara loknomo longe estis Németkeresztúr.
Situo
Historio
La komunumo estis loĝata dum la romianoj. En 895 la hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1245 en formo Bogyozlow (laŭ tiama hungara nomo). Iam burgo konstruiĝis, poste en 1492 historia familio Kanizsai konstruis kastelon, kie tranoktis Leopoldo la 1-a en 1681. Presejo funkciis inter 1598-1605. Batalo okazis en 1707 inter Habsburgoj kaj armeo de Francisko Rákóczi la 2-a. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron. Poste la vilaĝo trovis sin en Aŭstrio, laŭ la nova limo. En 1948 la Fera kurteno konstruiĝis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, la limoj ĉesis. En la vilaĝo oni produktas mineralan akvon.
Famuloj
- en la vilaĝo naskiĝis:
- hungara verkisto Sándor Gergely kaj hungara-germanlingva ĵurnalisto-verkisto Adolf Frankenburg
- hungara jezuito Ferenc Fáicser
- hungara juĝisto Endre Halmosy
- hungara Imre Nagy (historiisto)
Eksteraj ligiloj

- https://www.deutschkreutz.at/ Oficiala retejo (germane)
