factograf
EO

arbarkovrita montoĉeno de la Karpatoj, de Ĉeĥio ĝis Ukrainio, Pollando ĝis Slovakio

Beskidoj

Beskidoj

Key facts

estasmontara sistemo
landoPollando
troviĝas en administra unuoMoravio
priskribita en fontoOttův slovník naučný
All data from the card 3
Landoj
Ĉeĥio, Pollando, Slovakio
Koordinatoj
49° 25′ N, 20° 15′ O 49.4166666720.25
Plej alta punkto
Babia Góra
Babia Góra
Babia Góra
3 images
Tiu ĉi artikolo temas pri la tuta montaro Beskidoj, situanta en Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio.

Beskidoj (ĉeĥe kaj slovake Beskydy, ukraine Бескиди, pole Beskidy, germane Beskiden) estas arbarkovrita montaro etendiĝanta de la rivero Bečva okcidente (Ĉeĥio) ĝis la rivero Ĉeremoŝ (Ukrainio) oriente, kaj nordokcidente de Slovakio kaj sude de Pollando. Ilia larĝeco proksimumas je 50-70 km, kaj longeco ĉirkaŭ 600 km.

Limoj

La limoj kaj disdivido en diversaj landoj estas iomete diference difinataj, ekz. en la pola tradicio: de nordo najbaras kun la montetaro de Karpatoj, de sudo kun Pieniny, plej okcidente troviĝas montaro Moraviasileziaj Beskidoj, kaj la orienta limo plejofte estas Uĵoka montpasejo

La ĉeĥa parto etendiĝas ekde la okcidenta parto de Karpatoj, sude kaj oriente de Moravia pordego kaj disiĝas je pli malgrandaj partoj. Moraviasileziaj Beskidoj konsistas el Radhošť-montetarregiono kaj Lysá hora-montetarregiono etendiĝante de la orienta parto de Ĉeĥio al la suda parto de Pollando. Ĉirkaŭ tiu centra parto situas la Tgšini-Beskidoj (norde), Hostýnské vrchy (sud-okcidente), Vsetínské vrchy (sude) kaj la montaro Javorníky eĉ pli sude ĉe la ĉeĥa-slovaka limo. Slovakaj Beskidoj altiĝas oriente ĉe la pola limo.

Geologio

Beskidoj estas la plej junaj montoj en Pollando, estiĝis kiel Karpatoj ĉirkaŭ 20 mln da jaroj antaŭe, kaj konsistas el alterniĝintaj sedimentaj rokaĵoj, ĉefe el konglomeraĵoj, grejsoj, ardezoj, malpli ofte el marnoj kaj kalkoŝtonoj. La plej alta pinto de la Beskidoj estas Babia Góra (1725 m) en Pollando, Pilsko (1557 m) en Slovakio. Ĉe la nordokcidenta piedo de la Beskidoj oni minas ferercon kaj prilaboras ĝin en Ostrava.

La sedimentoj kreiĝis en la pramaro Tetiso, kie ekzistis sur teritorio de Karpatoj pli ol 100 mln da jaroj. La roka materialo amasiĝis sur la fundo de supra ĵurasio ĝis malsupra mioceno.

En la montaro fontas riveroj la Rožnovská Bečva, Vsetínská Bečva kaj Vistulo.

Klimato

Beskidoj havas montaran klimaton kun seka somero kaj vintre kun abunda kvanto da neĝo. Tio konvenas por bredado somere kaj vintre por vintra sporto (Frenštát pod Radhoštěm, Vsetín). La neĝo aperas jam novembre kaj restas ĝis aprilo. Februare/marte abunde neĝas.

Flaŭro kaj faŭno

Bibliografio

  • Jerzy Kondracki, Geografia regionalna Polski (Regiona geografio de Pollando), Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 1998
  • Jerzy Kondracki Karpaty (Karpatoj), la dua plibonigita eldono, Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Warszawa 1989, ISBN 83-02-04067-3


Read next

In 48 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article