factograf
EO

genro

Abio

Abio

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoAbies
taksonomia rangogenro
priskribita en fontoArmenia Enciklopedio

Abio (science: Abies) estas genro de pingloarboj, ĉe kiuj la pikantaj, kvareĝaj pingloj staras sur longaj ŝosoj kiel ĉe kombilo, kaj ĉe kiuj la strobiloj staras supren, maturiĝante ili disfalas. La arboŝelo estas helgriza kaj glata. Ĝi ne havas rezinduktojn. Sur la dorsoflanko de la pinglofolioj troviĝas du vaksaj strioj.

La arĝenta aŭ blanka abio ( Abies alba) kreskas en Mez-Eŭropo inter 800 kaj 1900 m mikse kun Eŭropa fago kaj ordinara piceo. Pli norde, ĝi kreskas en pli malaltaj regionoj. Ĝi estas grava konifero en Nordameriko.

Iuj specioj estas uzataj en pluraj landoj kiel ornamaĵo ĉe kristnaska festo, vidu Kristnaska arbo.

Vidu la parencan genron: Pseŭdocugo

  • abioj de centra Azio, Ĉinio, kaj Himalajo
    • Abies homolepis
    • Abies recurvata
    • Abies firma
    • Abies beshanzuensis
    • Abies holophylla
    • Abies chensiensis
    • Abies pindrow
    • Abies squamata - skvama abio
    • Abies ziyuanensis
  • abioj de norda Ameriko
    • Abies religiosa (Meksiko)
    • Abies vejarii
    • Abies hickelii
    • Abies procera (okcidenta Usono)
    • Abies magnifica (okcidenta Usono)
    • Abies bracteata (Kalifornio)

Eksteraj ligiloj

  • http://www.zeleno.bg/?action=view&docid=122&catid=127
  • http://www.conifers.org/pi/ab/index.htm Arkivigite je 2010-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.pinetum.org/cones/ABIEScones.htm
  • http://www.botanik.uni-bonn.de/conifers/pi/ab/index.htm Arkivigite je 2005-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://dmoz.org/Science/Biology/Flora_and_Fauna/Plantae/Coniferophyta/Pinaceae/Abies/ Arkivigite je 2005-11-04 per la retarkivo Wayback Machine

Read next

In 93 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article