factograf
EO

Azukio

Azukio

Key facts

estastaksono, Kulturplanto
taksonomia nomoVigna angularis
taksonomia rangospecio

Azukio (latine Vigna angularis, sinonimo Azukia angularis; japane 小豆 (あずき), azuki) estas unujara planto, specio de vigno el Azio, tre kultivata en orienta Azio jam de la antikveco por ruĝaj semoj manĝataj kiel fazeoloj kaj el kiu en Japanio oni faras annon. Ĝi estas unu el la plej multe konsumataj ruĝaj faboj.

Nomo

La nomo adzuki/aduki estas transliterumo de la japana アヅキ (historie literumita), dum azuki respegulas la modernan elparolon アズキ.

La japana lingvo ankaŭ uzas la ĉinan pruntvorton shōzu (小豆), signifanta "malgrandan fabon" (kontraŭ "grandan fabon" 大豆, daizu, la sojfabo). Ofte oni skribas 小豆 per kanji sed elparolas ĝin azuki. En Ĉinio, xiǎodòu (小豆) estas uzata en botaniko, dum en ĉiutaga lingvo oni preferas hongdou (红豆; 紅豆) aŭ chidou (赤豆), ambaŭ signifantaj "ruĝan fabon" pro la kutime ruĝaj kultivaroj.

Historio

Deserto el dolĉa azukio.
Deserto el dolĉa azukio.

Sciencistoj konjektas, ke ĝi devenas de Vigna angularis nipponensis, kiu ekzistis en Japanio, Koreio, Ĉinio, Nepalo kaj Butano. Speciiĝo inter Vigna angularis nipponensis kaj Vigna angularis angularis verŝajne okazis antaŭ 50,000 jaroj.

Eksteraj ligiloj

  • Illustrated Plant Genetic Resources Database (angle)
  • Informoj pri azuki-fabo ĉe Purdue University (angle)

Read next

In 41 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article