factograf
EO
Sign in

urbo en Irano

Abadano

Abadano
All data from the card 7
Lando
Irano
Provinco
Ĥuzestano
Telefonkodo
0631
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
231 476 (2016)
Alto
6 m
Horzono
UTC+03:30
La haveno de Abadano kaj britaj ŝipoj
La haveno de Abadano kaj britaj ŝipoj
la universitato de petrolo de Abadano
la universitato de petrolo de Abadano
3 images

Abadano (perse آبادان) estas urbo en okcidenta sudo de Irano kun ĉirkaŭ 300 mil loĝantoj. Post Ahvazo ĉi urbo estas la plej grava urbo de Ĥuzestano. La plej proksima urbo al Abadano estas Ĥoramŝahro kiu estas 15 kilometrojn for de Abadano. Abadano ĝis la jaro 1977 estis la plej loĝata urbo de la provinco. En la jaro 1908 oni trovis naftoputon kaj en la jaro 1909 konstruiĝis la unua naftorafinejon. Abadano estas de tiam la ĉefa centro de naftoproduktado de Irano. La urbo estis detruita dum la Iraka-irana milito en 1980-1989. Abadano estas unu el la plej gravaj havenoj de Irano kaj ankaŭ havas flughavenon. 

  • Koordinatoj: 30° 20′ N 48° 16′ O / 30.333 °N, 48.267 °O

Nomo

Laŭ esploroj kiuj estas faritaj pri nomo de Abadano, ĝi signifas "loko por gardi la maron"; grekaj tergrafiistoj nomis ĝin "Arpfana" kaj "Apfadana"; la nomo "Abadan" estas arab-devena. Ĝis la jaro 1936 oni skribis ĝin perse "عبادان" sed post tiu dato, kiam Reza-ŝaho estis reĝo de Irano, oni ek-skribis ĝin "آبادان". Ankaŭ oni antaŭe nomis ĝin "ĝaziratol ĥazer" (Esperante: verda insulo) pro religiaj kialoj.

Geografio

Sudokcidente de Irano, Abadano troviĝas inter riveroj "Bahman-ŝir" kaj "Arvand-rud" kaj fakte ĝi estas insulo.

Popolo

Oni taksis ke Abadano havis 217988 loĝantojn en 2007. dum la Iraka-Irana milito en 1980-1989 multaj el loĝantanoj forlasis sian urbon por ĉiam.

Kvartaloj

Abadano entenas multajn kvartalojn ke el famaj kvartaloj oni povas rimarki "Ahamad-abad", "Amiri", "kuje kargar", "Amir-abad", "brejm", "bovarde" ktp. ankaŭ Abadano enhavas du insuleton en si kies nomoj estas "ŝadmani" kaj "arg". insuleto "ŝadmani" en tiuj ĉi jaroj tre progresis kaj beliĝis por la turistoj.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo, arkivigita laŭ stato de februaro 2020 (perse)

Read next

In 76 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article