1685 Toro estas tre malgranda, tre hela terrenkonta asteroido.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 17-an de julio 1948 de la usona astronomo Carl Alvar Wirtanen elde la observatorio Lick, sur la Monto Hamilton, apud San Jose (Kalifornio).
Nomo
Ĝia nomo honoras Betulia Toro, edzino de la usona astronomo kaj matematikisto Samuel Herrick.
Orbito
Ĝi estas la tria apolona asteroido malkovrita (post 1862 Apolono kaj 2101 Adoniso). Ĝi estas en orbita resonanco 8:5 kun Tero: ĝi faras 5 rondirojn ĉirkaŭ Suno en 8 teraj jaroj. Ĝi estas ankaŭ en resonanco 13:5 kun Venuso.
Ĝi proksimiĝas al Tero ĉiuj 8 jaroj; ĝi pasos je 11 073 480 kilometroj de Tero la 18-an de januaro 2152.
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
|---|---|---|
| 1684 Iguacuo | 1685 Toro | 1686 De Sitter |
