factograf
EO
Sign in

itala rokmuzika kantisto

Zucchero

Zucchero

Key facts

naskiĝdato1955-Septembro-25
okupokantisto, komponisto, kantaŭtoro
naskiĝlokoReggio nell'Emilia
ĝenropop-muziko
All data from the card 6
Naskonomo
Adelmo Fornaciari
Naskiĝo
25-an de septembro 1955 (71-jaraĝa)en Reggio nell'Emilia
Ĝenroj
pop-muziko • rok-muziko
Instrumentoj
voĉo, ritma gitaro kaj aliaj muzikiloj
Aktivaj jaroj
1970 ĝis nun
Retejo
www.zucchero.it

Adelmo Fornaciari [aDELmo fornaĈAri] - naskiĝis la  2-an de septembro 1955 en Reggio nell'Emilia, Italio, do nun 71-aĝa - konata je la artista nomo Zucchero [DZUkero] estas itala rokmuzika kantisto, kantaŭtoro kaj muzikisto. Li honoriĝis per la Ordeno de Merito de la Itala Respubliko. Lia muziko estas plejparte inspirita per gospelo, soulo, bluso kaj rokenrolo, kaj alternas inter italaj baladoj kaj pli ritmaj muzikaĵoj en stiloj de ritmenbluso kaj bugio. En sia hejmlando li nomatas la "patro de la itala bluso", ĉar li enkondukigis la blusan muzikon al la grandaj koncertaj scenejoj de Italio. Li estas unu el la malmultaj eŭropaj blus-artistoj kiuj daŭre ĝuas grandan internacian sukceson.

Lia artista nomo Zucchero estas la itala vorto por sukero, kaj li klarigis ke li elektis tiun scenejan nomon ĉar jam lia elementa instruisto nomis lin tiamaniere.

En sia muzikista kariero de pli ol tri jardekoj, vendiĝis pli ol 50 milionoj da kompaktdiskoj de lia muziko ĉirkaŭ la mondo. Li kunlaboras kaj komune koncerte kantis kun multaj famaj artistoj, inkluzive de Eric Clapton, Miles Davis, Ray Charles, B. B. King, Sting, Bono, Peter Gabriel, Luciano Pavarotti, Andrea Bocelli,

Read next

In 45 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article