Zomergem (nederlande, proksimuma prononco [ZO:m'rĥem]) estas loĝloko kaj eksa municipo en Belgio, kiu komence de 2019 kun la apudaj municipoj Lovendegem kaj Waarschoot fuziis al nova municipo Lievegem. La malnova kaj ankaŭ nova municipo situas en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 la municipo havis 8468 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 8 466 loĝantoj sur areo de 38,78 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 218 loĝantoj/km². La teritorio ĝis 2018 havis komunan limon kun Maldegem, Waarschoot, Eeklo, Knesselare, Aalter, Nevele kaj Lovendegem.
Ekde 1977, la municipoj Oostwinkel kaj Ronsele apartenis al Zomergem.
Trafiko
La plej proksimaj aŭtovojaj elirejoj estas ĉe Gento kaj Nevele ĉe la Eŭropa ŝoseo 40 (
).
Plej proksimaj regionaj fervojaj stacidomoj estas en Evergem-Sleidinge kaj Nevele-Landegem.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)