factograf
EO
Sign in

Zifiedoj

Zifiedoj

Zifiedoj, Bekocetedoj aŭ Bekobalenoj, estas la membroj de la familio Ziphiidae, kiu konsistas el 23 specioj. Tiuj dentobalenoj estas distingataj pere de siaj longecaj "bekoj"". Inter aer-spiraj animaloj, bekobalenoj estas kelkaj el la plej diversaj: la Trubeka zifio regule subnaĝas dum unu horo je profundo de ĉirkaŭ 1,000 m, kaj la plej longa kaj profunda manĝa subnaĝado registrita estis de 137.5 minutoj je 2,992 m profunde. Tiu estis la plej granda profundo konata por mamulo.

Bekobalenoj estas unu el la malplej konataj grupoj de mamuloj pro sia profundmara habitato kaj ŝajne malalta abundo. Nur tri al kvar el la 22 specioj estas iom bone konataj. La Arnuksa bekobaleno kaj la Trubeka zifio estas celo de komerca ekspluatado, ĉe la marbordoj de Japanio, dum la Norda botelnazulo estis troe ĉasita en la norda parto de la Norda Atlantiko fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.

Kelkaj specioj

Eksteraj ligiloj

  • The Beaked Whale Resource Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • Beaked whales - into the abyss - BBC News article
  • Diving with Beaked Whales Arkivigite je 2009-07-05 per la retarkivo Wayback Machine - A Whale Trackers documentary video.

In 59 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article