
Zeitz estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 28 328 loĝantojn sur areo de 87,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 320 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon interalie kun Teuchern, Hohenmölsen, Elsteraue, Kretzschau, Gutenborn, Schnaudertal kaj Starkenberg. Ĝis la 1-a de januaro 2010, kiam la lastaj du el antaŭe pluraj membraj komunumoj iĝis parto de la urba teritorio, Zeitz estis la centro de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj formale sendependaj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Zeitzer Land.
La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.
Historio
En Zeitz estis iam la sidejo de la Episkopujo Naumburg-Zeitz. En 1945 nomumis la usonaj okupadtrupoj la eldoniston Arthur Jubelt urbestro kiu estis murdita du jarojn poste en la sovetia speciala internigejo Buchenwald.
Eksteraj ligiloj






