Wine ([], esperante voĉlegu /vajn/) estas libera realigo de Aplikprograma interfaco de Vindozo por Unikso-similaj operaciumoj uzante X kaj OpenGL. Ĝi ebligas rulon de multaj vindozaj programoj en tiuj sistemoj kaj faciligas transmigron de Vindozo. Ĝi funkcias ĉe Linukso, *BSD kaj Solaris, ankaŭ ekzistas neoficialaj portaĵoj al aliaj POSIX-kongruaj operaciumoj kiaj Mac OS X, AIX, HP-Ux ktp. Ĝi estas portaĵo de API, sed ne imitilo de komputilo, kiel qemu aŭ VMware.
La nomo
Komence la nomo “Wine” aperis kiel mallongigo de la angla esprimo “Windows Emulator” (kiel atestas la malnova WINE FAQ) — kaj ĝi jes estas imitilo. Tamen ĝi imitas nur la interfacon API kaj la rultempan medion, ne maŝinkomandojn kaj procesoron. Probable por eviti la ideon pri tiu alispeca imitado kaj interpretado (kaj la malĝustan impreson pri malrapideco, kiun sugestas tia miskompreno), la sencon de la nomo oni redifinis kiel rikuran siglon de Wine Is Not an Emulator, "Wine ne estas imitilo".
