factograf
EO

usona politikisto, ministro pri eksterlandaj aferoj

William H. Seward

William H. Seward

Key facts

naskiĝdato1801-Majo-16
mortdato1872-Oktobro-10
lernejoUnion College
okupopolitikisto, advokato, diplomato
mortlokoAuburn
partiokontraŭ-framasona partio
All data from the card 1
Membrecoj
Fi-Beta-Kapa-Societo
Seward en 1859.
Seward en 1859.

William Henry SEWARD (n. la 16-an de majo 1801, m. la 10-an de oktobro 1872) estis usona politikisto kiu servis kiel Usona ministro pri eksterlandaj aferoj el 1861 ĝis 1869, kaj antaŭe li servis kiel guberniestro de Novjorkio kaj kiel Senatano. Klara opozicianto de la etendo de sklaveco en la jaroj tuj antaŭ la Usona Enlanda Milito, li estis elstara figuro en la Respublikana Partio en siaj dekomencaj jaroj, kaj estis tre laŭdita pro sia laboro je la konto de la Unio kiel usona ministro pri eksterlandaj aferoj dum la Enlanda Milito.

Seward baraktis por haltigi la secesion de la sudaj ŝtatoj; kiam tio malsukcesis, li dediĉis sin tutkore al la defendo de la Unio. Lia firma sinteno kontraŭ eksterlanda interveno en la Enlanda Milito helpis eviti, ke Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio agnosku la sendependecon de la Konfederaciitaj Ŝtatoj. Li estis unu el la celoj de la murdokomploto de 1865 kiu mortigis Lincoln kaj estis serioze vundita fare de la konspiranto Lewis Powell. Seward restis en sia posteno laŭlonge de la prezidenteco de Andrew Johnson, dum kiu li negocis la aĉeto de Alasko en 1867 kaj apogis Johnson dum la proceso por lia elpostenigo (impeachment).


Read next

In 54 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article