La guberniestro de Nov-Jorkio (angle governor of New York) estas la plej alta administra aŭtoritatulo en la registaro de la subŝtato. Inter ties respondecoj estas farado de ĉiujara adreso pri la "stato de la subŝtato" al la ŝtata parlamento, donado de la buĝeto, fortigado de la leĝoj, kaj glata funkciigo de la ŝtata registaro.
La guberniestro rajtas vetoi novfaritajn leĝojn, kiun povas superi la parlamento per majoritato de du trionoj. La vetoo povas forpreni iujn erojn da elspeza leĝo sen tuŝi aliajn ("line-item veto"). Ĉe la leĝobeigado, la guberniestro rajtas limigi aŭ nuligi kondamnojn, kaj estas la ĉefordonanto de la militinstanco de la subŝtato (kf: Nacia Gvardio).
La guberniestro estas elektita de la civitanoj de Novjorko por kvarjara oficperiodo; male al multaj aliaj subŝtatoj, reelekto teorie eblas senfine. La nuna oficanto kaj 57-a guberniestro, ekde la 24-a de aŭgusto 2021, estas la demokrato Kathy Hochul. Ŝi antaŭe funkciis kiel vicguberniestro kaj sukcedis Andrew Cuomo post lia eksiĝo.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Ofico de Guberniestro Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine en la Nov-Jorkaj Kodoj, Reguloj kaj Reguligoj
