factograf
EO

usona verkisto

William Faulkner

William Faulkner

Key facts

naskiĝdato1897-Septembro-25
mortdato1962-Julio-06
lernejoUniversitato de Virginio
okuposcenaristo, poeto, romanisto
naskiĝlokoNew Albany
mortlokoByhalia
honorigoNobel-premio pri literaturo
verkoLa Sono kaj la Furiozo
ĝenroscenaro
priskribita en fontoGranda Sovetia Enciklopedio (1969–1978)
All data from the card 1
Membrecoj
Usona Akademio de Artoj kaj Beletro

William Cuthbert FAULKNER [uiljem fokner] (naskiĝis kiel William Cuthbert Falkner, la 25-an de septembro 1897 en New Albany, Misisipio, mortis la 6-an de julio 1962 en Oxford, Misisipio) estis usona verkisto.

Liaj unuaj poeziaj kaj prozaj verkoj ne rikoltis grandan atenton, sed tio ŝanĝiĝis, kiam en 1929 aperis lia romano Sartoris, kiu – same kiel liaj sekvaj verkoj – temis pri la socia vivo de familioj en la Usona sudo. Krom verki romanojn, rakontojn kaj poemojn Faulkner ankaŭ elprovis sin kiel scenaristo en Hollywood. En la jaro 1949 William Faulkner estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo. Dufoje li gajnis la Premion Pulitzer: en 1955 kaj 1963.

Li estas unu el nur kvar verkistoj, kune kun Booth Tarkington, John Updike kaj Colson Whitehead, kiuj gajnis la Pulitzer-premion por fikcio pli ol unufoje.

Vivkronologio

  • 1917, li translokiĝis al Toronto kaj post milita trejnado, li estis sendita al la eŭropa fronto kiel leŭtenanto observanto de la kanada RAF. Li ŝanĝis sian familinomon al Faulkner.
  • 1918, post la milito li revenis sialanden. Li plue studis kaj laboris diversmaniere; li publikigis sian unuan poemon.
  • 1922-24, krom studado, li laboris kiel poŝtisto de la Universitato de Oksfordo, Usono. Li verkis la poemojn de "The marble faun".
  • 1925, li veturis tra Italio, Francio kaj Anglio.
  • 1926, li publikigis sian unuan romanon Soldiers Pay (Soldatpago), pri sia sperto dum la milito.
  • 1927, li publikigis sian libron "Moskitoj".
  • 1929, li presis du novajn romanojn, The Sound and the Fury, fine de sia lernado, kaj Sartoris, unua romano de la ciklo pro la dekadenco de la sudusonaj familioj. En junio li edziĝis al Estelle Oldham Franklin, kaj dum la mielmonato li korektis la malneton de The Sound and the Fury.
  • 1930, li publikigis As I Lay Dying, nur malmultajn monatojn post The Sound and the Fury.
  • 1931, li publikigis korektitan version de Sanctuary, kiu ege sukcesis. Naskiĝis tro frua bebino, kiu mortos post nur unu semajno.
  • 1932, li publikigis Light in August, verkita dum nur 47 tagoj kaj subskribis sian unuan kinkontrakton kun Metro Goldwin Mayer; li laboris dum unu jaro por naŭ scenaroj, el kiuj nur du produktoriĝis, nome "Lazy river" kaj "Today we live".
  • 1933; Paramount premieris "The Story of Temple Drake", bazita sur Sanctuary.
  • 1935, li revenis al Holivudo, dungita tiam de Twentieth Century Fox helpe de Howard Hawks. Tamen lia nomo aperis nur en du filmoj, nome "Road to Glory" kaj "Slave Ship".
  • 1936, li publikigis Absalom, Absalom! pri la rasproblemo.
  • 1942, li akceptis dungadon por sep jaroj ĉe Warner Brothers. Tiam li restis en Holivudo ĝis 1945 kaj laboris por 17 scenaroj, de kiuj 11 produktoriĝis, dum lia nomo aperis nur en du: "Havi aŭ ne havi" kaj Senfina dormo", ambaŭ reĝisoritaj de Howard Hawks.
  • 1949; oni atribuis al li la Nobel-premion pri Literaturo, kiun li ricevis en 1950.
  • 1954, li ricevis la Premion Pulitzer pro "Fabelo".
  • 1961, li vizitis Venezuelon.
  • 1962, li malakceptis inviton de la prezidanto J.F. Kennedy al la Blanka Domo. En majo oni publikigis lian lastan verkon The Reivers. La 6-an de julio li mortis subite pro korinfarkto.

Listo de verkoj

Read next

In 109 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article