factograf
EO

Will Green

  • 1 min read

Key facts

naskiĝdato1911
mortdato2003-Januaro-07
okupoesperantisto, leksikografo

Will GREEN (kromnomo Vilcĵo Verda; naskiĝis en 1911, mortis la 7-an de januaro 2003) estis brita esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, iama honora sekretario de la Esperanto-Asocio de Britio kaj vicprezidanto de la Londona Esperanto-Klubo.

Green estis instruisto ĉe porknaba lernejo en la urbego Leeds kaj ankaŭ fotoĵurnalisto. Lia entuziasmo rilate Esperanton senlimis: li havis profundan konojn pri Esperanto kaj, kiel instruisto, lerte scipovis kapti la intereson de kursanoj.

Ankaŭ per magio li varbis por Esperanto: li estis amatora magiisto kaj kunfondinto de MIRo (Magia Internacia Rondo – nomo, kiun li elpensis). Li estis regula kunlaboranto de la internacia magazino Monato.

Aliajn talentojn li posedis: li estis muzikisto, pentristo kaj verkisto. Almenaŭ unu poemo fariĝis kanzono (vidu la Kajto-kolekton Tohuvabohuo).

Kun sia edzino Myrtle Green li verkis "Kudra kaj trika terminaro" (Rickmansworth: Universala Esperanto-Asocio 1947, 22 p.; 2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 21 p.) kaj pro ĝi estis invitita kunlabori pri la fako "teksaferoj" de Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970.

Fonto

  • Adaptita el La Brita Esperantisto (n-ro 954, printempo 2003) Arkivigite je 2005-05-14 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj

Read next

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article