factograf
EO

Alpako

Alpako

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoVicugna pacos
taksonomia rangospecio
priskribita en fontoenciklopedia vortaro Brockhaus-Jefron
Ripozanta alpako.
Ripozanta alpako.

Alpako estas besto de la Andoj. Ĝi estas neotropisa membro de la familio kameledoj (ordo Parhufuloj). Ĝia scienca nomo estas Vicugna pacos. Ĝi estas parenca al lamo, gvanako kaj vikuno, kaj estas tre simila al la lamo. Oni povas eĉ la du animalojn interbredigi. Tamen, alpakoj estas pli malgrandaj ol lamoj, kaj ne estas laborantaj bestoj. Anstataŭe oni bredigas ilin por rikolti ilian lanon.

Alpakoj pezas inter 50 kaj 55 kg kaj altas ĝis la pinto de la ŝultro 95 cm. La antaŭulo de alpako estas la sovaĝa vikuno. Ili estas bestoj tipaj de la Punao de Peruo, Bolivio kaj aliaj lokoj pli sude. Alpakoj vivas en grandaj areoj en la altebenaĵoj de la Andoj de 3500 ĝis 5000 metroj super la marnivelo.

El la lano de alpakoj oni produktas ŝtofon, same nomitan "alpako.".

Eksteraj ligiloj

  • Artikoloj pri la industrio de alpakaj vestoj Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.surifarm.de
  • http://www.nydailynews.com/sports/baseball/mets/story/370266p-314976c.html Arkivigite je 2006-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.alpacainfo.com

Read next

In 95 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article