factograf
EO

urbo en la distrikto de Malsupra Frankonio en Bavario, Germanio

Würzburg

Würzburg

Key facts

loĝantaro133 753
areo87,66km²
estasurbego, ĉefregioncentro, universitata urbo
landoGermanio
supermara alteco177m
estroMartin Heilig

La eksterdistrikta urbo Würzburg [vircburg], esperante dubinde nomebla Vircburgo aŭ foje Vurcburgo, historie latine Herbipolis, laŭ tio ankaŭ eblas Herbipolo, situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2025 la urbo havis 133 753 loĝantojn.

Kulturo kaj vidindaĵoj

fortikaĵo Marienberg
fortikaĵo Marienberg
St. Kilian auf der Alten Mainbrücke und Feste Marienberg
St. Kilian auf der Alten Mainbrücke und Feste Marienberg
princa ĝardeno de fortikaĵo Marienberg
princa ĝardeno de fortikaĵo Marienberg
kastelo Rezidejo
kastelo Rezidejo
la malnova gruo
la malnova gruo
la malnova gruo nokte
la malnova gruo nokte
malnova urbodomo Grafeneckart
malnova urbodomo Grafeneckart
nova universitato
nova universitato
ĉapelo Schönborn ĉe la katedralo
ĉapelo Schönborn ĉe la katedralo
ĉapelo Schönborn ĉe la katedralo
ĉapelo Schönborn ĉe la katedralo
nova universitata preĝejo
nova universitata preĝejo
preĝejo Stift Haug
preĝejo Stift Haug
12 images

Teatroj

  • Teatro Mainfranken (tri teatraj kategorioj)
  • kabaredo kaj teatro Bockshorn! en konstruaĵo Kulturspeicher
  • eksperimenta kaj tradicia teatro ensemble
  • teatro am Neunerplatz
  • bulvarda teatro Chambinzky
  • infana kaj junulara teatro Spielberg
  • metieja scenejo Werkstattbühne
  • figura kaj maska teatro Hobbit
  • tradicia infana teatro Würzburger Kasperhaus
  • danc-teatro blackboX
  • moderna danc-teatro tanzSpeicher
  • teatro Augenblick
  • kela teatro Kunstkeller

Muzeoj kaj galerioj

  • ĉekatedrala muzeo - modernaj artaĵoj (de Joseph Beuys, Otto Dix, Käthe Kollwitz) kaj malnovaj artaj majstroj (inter alie Tilman Riemenschneider)
  • katedrala trezorejo
  • princepiskopa muzeo Fürstenbaumuseum
  • historia salono de la fiŝkaptista gildo
  • preĝejo " Spitäle" de la eksa kortuma hospitalo, kiu dum 1789 malfrugotike trakonstruiĝis kaj nun gastigas galerion de moderna arto
  • muzeo en la konstruaĵo Kulturspeicher, en eksa gren-stokejo de la malnova Majna haveno, gastigas la kolekton de la eksa urba Galerio kun artaĵoj el la 19a kaj 20a jarcentoj, plus la kolekton Peter C. Ruppert de "konkreta arto"
  • arta ŝipo „Arte Noah“ – ŝanĝaj ekspozicioj de moderna arto
  • majnfrankona muzeo en la fortikaĵo Marienberg - kolekto de frankonaj artaĵoj, inter ili la plej granda skulptura kolekto de Tilman Riemenschneider, pratempaj kaj vinkulturaj eksponaĵoj
  • universitata muzeo Martin-von-Wagner kun antikvaĵa, pentraĵa kaj grafikaĵa kolektoj
  • universitata mineralogia muzeo
  • Rentgeno-memorejo, kie montriĝas la laboratorio, kie la sciencisto Wilhelm Conrad Röntgen malkovris la rentgenajn radiojn
  • muzeo Siebold – japanologia kolekto kaj memorejo pri la japanologo Philipp Franz von Siebold
  • ŝtata galerio Würzburg

Konstruaĵoj

  • fortikaĵo Marienberg (aŭ Marienfeste), la urba simbolo, kun la majnfrankona muzeo
  • kastelo Rezidejo (monda kultura heredaĵo de UNESKO), konstruita inter 1720 kaj 1744 laŭ planoj de Balthasar Neumann
  • kastela ĝardeno
  • urbodomo kun fontano Vierröhrenbrunnen
  • "Falkona domo" ĉe la merkata placo, eksa gastejo kun dekoraĵoj el la jaro 1751, nuntempe turisma informejo kaj urba biblioteko
  • bienoj Conti kaj Rückermain
  • multaj pliaj bienoj kaj patriciaj domoj, la malalta merkata placo kaj strato Gressengasse
  • malnova kaj nova universitatoj
  • malnova krano ĉe la kranokajo borde de la Majno, konstruita dum 1771-1772 de la filo de arkitekto Balthasar Neumann.
  • turo Bismarck
  • civitana hospitalo "Sankta Spirito"
  • kasteleto Huttenschlösschen

Kirkoj

Pontoj super rivero Majno

  • malnova Majna ponto kun figuroj de sanktuloj (de ĉirkaŭ la jaro 1730)
  • ponto de la germana unueco
  • paca ponto
  • ponto Konrad-Adenauer
  • ludovika ponto, kiun la civitanoj pro kvar grandaj ŝtonaj gardaj leonoj nomas "leona ponto"
  • Laŭrenca ponto
  • piedira ponto Sebastian-Kneipp

Kromaj vidindaĵoj

  • universitata botanika ĝardeno
  • panorama turo Frankenwarte
  • urba observatorio

Servoj

Konataj lokuloj

Kongresejo dum la 41-a Germana Esperanto-Kongreso en 1963
Kongresejo dum la 41-a Germana Esperanto-Kongreso en 1963

Vino

Würzburg estas la centro de la frankonia vino, kiu stokiĝas en boteloj de speciala formo; en la urba tereno situas la vitejo Würzburger Stein kaj la tri grandaj, tradiciaj vinbienoj kun po salonaj vintrinkejoj: la princaj vinbienaro, la bienoj Juliusspital (posedata de la katolika eklezio) kaj Bürgerspital.

Esperanto en Würzburg

Estante universitata urbo, Würzburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke de la 10-a ĝis 13-a de majo 1963 en la urbo okazis la 41-a Germana Esperanto-Kongreso. Inter la 27-a de decembro 1967 kaj la 3-a de januaro 1968 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Würzburg kaj pritraktis la temon "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento". Proksime de Würzburg, en kastelo Schwanberg ĉe Kitzingen, okazis ankaŭ la 23-a Internacia Seminario de decembro 1979 ĝis januaro 1980 ("Eŭropo kaj la Tria Mondo") kaj en Würzburg plue gastis la 51-a Internacia Seminario de decembro 2007 ĝis januaro 2008.

Trafiko

En la urbo konektiĝas la germana aŭtovojo A3 (de nordokcidento al sudoriento) kaj germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo). Krome la germana aŭtovojo A81 gvidas al Heilbronn kaj Stuttgart sudokcidente. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. Norden la urbo konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, okcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno, kaj sudorienten per kroma linio al Nurenbergo kaj Munkeno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).

Vidu ankaŭ

Read next

In 102 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article