factograf
EO

Vrangela Insulo de Siberio

Vrangela Insulo de Siberio

Key facts

loĝantaro0
areo7 600km²
estasinsulo, Monda Heredaĵo de Unesko
landoRusio
supermara alteco1 096m
troviĝas en administra unuoĈukĉa aŭtonoma distrikto
Ĉi tiu artikolo temas pri la Vrangela Insulo de Siberio, angle nomata Wrangell Island. Por informoj pri alaska insulo, vidu la artikolon Vrangela Insulo de Alasko.

La Vrangela Insulo de Siberio (ruse Остров Врангеля, Ostrov Vrangelja) situas en la Arkta Oceano, en nordorienta parto de la rusia regionego Siberio kaj en ties Ĉukĉa aŭtonoma distrikto: Okcidente de la insulo estas la oceanoparto Orientsiberia Maro, kaj oriente la oceanoparto Ĉukĉa Maro. Samkiel la Vrangela Insulo de Alasko (angle Wrangell Island), ĝi estas nomata laŭ la germandevena rusia oficiro kaj esploristo Ferdinand von Wrangel.

La insulo longas proksimume 150 kilometrojn kaj larĝas 80 kilometrojn; sume ĝi kovras areon de 7608 km². En 2004 la organizaĵo UNESKO deklaris ĝin la plej norda monda natura heredaĵo; jam ekde la jaro 1976 ekzistas la "naturrezervejo Vrangela Insulo".

Read next

In 71 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article