factograf
EO

Visigota Regno

Visigota Regno

Key facts

areo600 000km²
dato de fondo aŭ kreo476
estashistoria lando
ĉefurboTuluzo
kontinentoEŭropo
Regno Visigota
Regno Visigota

Visigota Regno aŭ Regno de la Visigotoj estis politika ento starigita de la visigotoj post sia setliĝo en Aquitania, en la epoko de la ĝermanaj invadoj, kiu daŭris grandan parton de la Alta Mezepoko, kaj okupis teritoriojn en Gaŭlo, Gallaecia kaj Hispania, en ties diversaj epokoj.

La regno gaŭl-visigota –regno visigota de Tuluzo–, kun ĉefurbo en Tuluzo (Gaŭlo), komencis en la jaro 418 kaj daŭris ĝis 507, dum la regno hispan-visigota –regno visigota de Toledo–, kun ĉefurbo en Toledo (Hispania), etendis el 507 ĝis la islama invado de Iberio en la jaroj 711-725.

Prahistorio

Gotoj dividiĝis en visigotoj kaj ostrogotoj en fino de la 4-a jarcento.

Regno de Toledo

Konverto de Rekaredo. De Muñoz Degrain. Palaco de la Senato, Madrido.
Konverto de Rekaredo. De Muñoz Degrain. Palaco de la Senato, Madrido.

La venko de la frankoj super la visigotoj en la batalo de Vouillé en 507, kun Klodvigo la 1-a, okazigis la falon de la Visigota Regno de Tuluzo, kaj la visigotoj translokigis sian loĝantaron al Hispanio; tio rezultis en la definitiva konfirmo de la Pireneoj kiel landlimo inter Gaŭlio, escepte pro Septimanio, kaj la visigota Hispanio, same kiel la translokigo de la visigota ĉefurbo el Tuluzo al Toledo.

Read next

In 68 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article