factograf
EO

usona eldonejo

Viking Press

All data from the card 4
Komenco
1925
Landoj
Usono
Sidejo
Nov-Jorko
Retejo
Oficiala retejo

Viking Press estas usona eldonejo, kiu estas parto de la Penguin Group ekde 1975.

Ĝi estis fondita en Novjorko la 1-an de marto 1925, fare de Harold Ginzburg kaj George Oppenheim. La nomo kaj emblemo de la kompanio estas vikinga boato desegnita de Rockwell Kent. Ili celis elvoki ideojn pri malkovro kaj entreprenemo asociitaj kun la bildigo de la vikingoj kaj la vorto "Vikingo" mem.

En 2011, Viking Press publikigas averaĝe 100 verkojn jare. La eldonejo estas konata pro publikigado de kaj komerce sukcesa fikcio kaj akademia literaturo kaj ĵurnalismo. Akademia literaturo en poŝlibro estas eldonita de Penguin Books, kaj komerca fikcio de Signet Books aŭ Putnam Books. La nuna prezidanto de Viking Press estas Claire Ferrero.

Eminentaj verkistoj de fikcio kaj nefikcio estis publikigitaj ĉe ĉi tiu eldonejo. Inter la aŭtoroj, kiuj publikigis ĉe Viking, estas kvin Nobel-premiitoj pri literaturo kaj unu Nobel-premiito pri paco. Iliaj libroj ricevis multajn Pulitzer-premiojn, Naciajn Libro-premiojn kaj aliajn prestiĝajn literaturajn premiojn.

Eksteraj ligiloj

  • Viking Press superrigardo ĉe Penguin
  • Viking Press historio ĉe Penguin (paĝo de 28a de aŭgusto, 2006 entenita de la Interreta Arkivo)
  • Superrigardo de Infanlibroj de VikingArkivigite je 2021-12-08 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Penguin
  • Historio de Infanlibro de Vikingj ĉe Pingvena (paĝo de 26a de aprilo, 2008 entenita de la Interreta Arkivo)

In 20 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article